Heterodokseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino heterodokseco, de greka deveno, referencas al la kvalito de la heterodoksulo aŭ mal-"[k]onforma al la tradicia doktrino"[1], nome "malkonforma kun la dogmo de religio".[2] Por heterodokseco estas komprenata ankaŭ la doktrino aŭ opinio kiu ne akceptas tiun subtenitan de la plej parto de grupo (kio konstituus la dogmon, statu quo aŭ sintenon ortodoksan) kaj, speciale, tiu kiu aperas antaŭ la granda majoritato kiel disidenta, hereza, stranga aŭ malkutima, aŭ eĉ aparta disde tio akceptebla kaj proskribita.

En la maltoleremaj socioj, kun pli malgranda pensolibero, en kiuj ekzistas opinioj devigaj aŭ dogmoj, la heterodokseco estas punata kaj kiuj subtenas ĝin estas malaprezataj, silentitaj, marĝenitaj, elpelitaj de la socioj kaj pli malpli malferme eliminitaj. Laŭ la sociologo Zygmunt Bauman, tio okazas pli en tiuj kiujn li nomas kultivataj kulturoj kaj la taktikoj kiuj estis uzataj estas la jenaj:

  • Separ-strategio: Separado de la aliulo per ekskludo.
  • Gluto-strategio: Asimilado de la aliulo senigante lin el lia alieco.
  • Nevidebligo de la aliulo por ke tiu malaperu for de la propra mensa mapo.

Ties opinioj estas ignorataj, forgesataj aŭ cenzuritaj. En la religia medio dogmema, tia opinio estas nomata herezo, kaj tiel la termino estas uzata de la fama hispana pensulo kaj erudiciulo katolika de la 19-a jarcento Marcelino Menéndez Pelayo en sia verko Historia de los heterodoxos españoles, en kiu li analizas la doktrinon kaj ideologion de la pensuloj kaj herezuloj kiuj apartiĝis el la hispana kultura tradicio, kiun tiu aŭtoro identigas kun tiu postulita de la la katolika eklezio.

Aliflanke, en sociologio, la heterodokseco estas konsiderata faktoro riĉiga, moviga kaj plinoviga de la socio kaj posedas konstruan valoron tute diferencan al tiu de la detrua konsidero de la heterodokseco kiu malhelpas la interkonsenton, la regeblecon kaj la socian koherecon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 9an de Februaro 2021.
  2. Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española (2014). «heterodoxo». Diccionario de la lengua española (23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7.