Duklando Naksoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duklando Naksoso
1207 – 1579

historia lando • duklandoklienta ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Naxos
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Duklando Naksoso.

La Duklando NaksosoDuklando de la Arkipelago (greke Δουκάτο του Αρχιπελάγους, itale Ducato dell'arcipelago), konata ankaŭ kiel Duklando de Egeo, estis mara ŝtato kreita de la interesoj de la Venecia respubliko en la Cikladoj en la Egea Maro, sekve de la Kvara Krucmilito, centrita sur la insuloj Naksoso kaj Paroso. Ĝi inkludis ĉiujn el la insuloj Cikladoj (escepte Mikonoso kaj Tinoso). En 1537 ĝi iĝis impostopaganto al la Otomana Imperio, kaj estis aneksita de la Otomanoj en 1579; tamen, la kristana regado survivis en insuloj kiel Sifnos (konkerita de Otomanoj en 1617) kaj Tinos (konkerita de Otomanoj en 1715).

La loka loĝantaro submetiĝis relative paceme al la aŭtoritato de la novaj veneciaj senjoroj. Sanudo kaj liaj sukcedantoj prudente sekvis amikigan rilaton kun siaj bizancaj subuloj, kaj eĉ havigis al kelkaj privilegiojn, kiel klopodo altiri ilin al sia dinastio. Kun la venecianoj venis la Katolika Eklezio, sed ili estis minoritato de normale forestaj terposedantoj, dum plej el la loĝantaro restis en la Greka Ortodoksa Eklezio.

Marko Sanudo estis la kreanto kaj unua Duko de la Duklando de la Arkipelago, post la Kvara Krucmilito.

La insuloj estis ege gravaj por la Venecia strategio, pro la valoraj komercvojoj al Anatolio kaj al la Orienta Mediteraneo, kiujn la venecianoj tiam povis kontrolo. Krome la venecianoj ankaŭ eksportis al Venecio korundon kaj marmoron, kion ili elminis en Naksoso.