Puertorika koturnokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Puertorika koturnokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geotrygon Geotrygon
Gosse, 1847
Specio: Puertorika koturnokolombo Geotrygon larva
(Wetmore, 1920)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Cueva Clava, tipa loko de Geotrygon larva.

La Puertorika koturnokolombo, Geotrygon larva, estis specio de kolombo, jam formortinta, de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu enhavas kaj kolombojn kaj turtojn. Ĝi estas konata nur pro subfosilia materialo el Holoceno.

Restaĵoj de la Puertorika koturnokolombo estis elfositaj en kavernoj Cueva Clara kaj Cueva Catedral apud Morovis, en Cueva Toraño apud Utuado, kaj en rubamaso apud Mayagüez, en Puertoriko. La holotipo, nome tarsometatarso, estis malkovrita en Julio 1916 fare de la zoologo Harold Elmer Anthony en Cueva Clara.

Laŭ Alexander Wetmore[1] kiu priskribis tiun specion, ĝi estis rilata al la Grizkapa koturnokolombo (Geotrygon caniceps), kiu vivas en Kubo. La tarsometatarso de la Puertorika koturnokolombo, tamen, estas pli longa ol ĉe la Grizkapa koturnokolombo. Ankaŭ kompare kun la Ruĝeca koturnokolombo (G. montana), kiu vivas en Puertoriko, la tarsometatarsoj estas pli svelta.

La granda kvanto de neelfosita materialo kondukis al la supozo ke la Puertorika koturnokolombo eble estis ofta birdo antaŭ la komenca alveno de homoj al la insulo. Ties formorto eble estis okazigita pro senarbarigo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alexander Wetmore: Five New Species of Birds from Cave Deposits In Porto Rico En: Proceedings of the Biological Society of Washington, 1920:p 79–80

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alexander Wetmore: Bird Remains from the Caves of Porto [sic] Rico En: Bulletin of the American Museum of Natural History No. 46, 1922:p 316–317
  • Alexander Wetmore: An Additional Record for the Extinct Porto Rican Quail-Dove En: Auk Vol. 40 (2), 1923:p 324
  • Alexander Wetmore: Scientific Survey of Porto Rico and the Virgin Islands. Vol. 9, pts. 1–4. New York Academy of Sciences, 1927, p 405–406
  • Michael Walters & Julian Pender Hume: Extinct Birds. Poiser Monographes (A & C Black), 2012. (ISBN 978-140-815-725-1). p 147.