Eriko la 9-a (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Eriko la 9-a
Reĝo de Svedio
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1120
en Västergötland
Morto 18-an de majo 1160 (1160-05-18)
en Upsalo
Tombo Upsala Katedralo vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Dinastio Erika dinastio vd
Patro Jedvard vd
Patrino Cecilia vd
Gefratoj Joar Jedvardsson vd
Edz(in)o Christina of Denmark vd
Infanoj Knuto la 1-a de Svedio • Margaret of Sweden, Queen of Norway • Katarina Eriksdotter • Filip Eriksson vd
Profesio
Okupo monarko vd
Reĝo de Svedio
Dum ĉirkaŭ 11561160
Antaŭulo Sverker la pli aĝa
Sekvanto Magnus Henriksson
Sanktulo
Festotago 18-a de majo
Patroneco Svedio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eriko la 9-a[1] (svede Erik Jedvardsson; Erik den helige; Sankt Erik; laŭdire mortis la 18-an de majo 1160), nomita ankaŭ Eriko la Sankta, Sankta Eriko, kaj Eriko la Leĝodona, estis reĝo de Svedio en la 12-a jarcento, ĉirkaŭ 1156–1160. La Roma martirologio de la Katolika Eklezio nomas lin kiel sanktulo memorigita en la 18-a de Majo.[2] Li estis la fondinto de la Erika Dinastio, kiu regis en Svedio kun interrompoj de ĉirkaŭ 1156 ĝis 1250. Ĉiuj informoj pri li estas historie malcertaj.

La unua sveda krucmilito estis legenda armea ekspedicio sendita ĉirkaŭ la jaro 1150, tradicie oni prezentas ĝin kiel konkeron de Finnlando fare de svedoj kaj kun tio kunigita turno de paganaj finnoj al kristanismo. Laŭ legendo la krucmiliton gvidis la reĝo Eriko la 9-a. Episkopo Henriko de Upsala, kiu akompanis la reĝon dum la ekspedicio, restis en la konkerita Finnlando kaj fariĝis martiro.

Morto[redakti | redakti fonton]

Laŭ sanktulo-legendo, dana princo Magnus Henriksson murdis Erikon en la tago de ĉieliro, la 18-an de majo 1160, en Upsalo. Sur lia mortloko aperis akvofonto, ankoraŭ trovebla nordflanke de la katedralo de Upsalo.

Blazono de Stokholmo[redakti | redakti fonton]

En la blazono de Stokholmo estas idealigita, kronita kapo de Sankta Eriko.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Referenci Erik Jedvardsson kiel reĝo Eriko la 9-a estas posta invento, kalkulante malantaŭen el Eriko la 14-a (1560–1568). Li kaj lia frato Karolo la 9-a (1604–1611) adoptis numeralojn kongrue al la fikcia historio de Svedio. La preciza nombro de svedaj monarkoj nomitaj Eriko antaŭ Eriko la 14-a (almenaŭ sep) estas nekonata kaj neniu el ili uzis numeralojn. Estus spekulativa klopodi fiksi matematike akuratan numeralon al tiu reĝo.
  2. "Martirologio" (en itala, alirita la 21an de Februraro 2021)