Negra Sendependa Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La partiestroj.

La Negra Sendependa Partio, en hispana Partido Independientes de Color, estis politika partio fondita en Kubo fare de Evaristo Estenoz kaj aliaj la 7an de Aŭgusto 1908.

Kiel unua celo ili planis la partoprenon en la balotado de la 14a de Novembro tiujare. Oni kreis la gazeton Previsión kiel organo de la partio. La 15an de Aŭgusto 1908 en Havano okazis la unua publika mitingo, en la placo de Kristo.

Inter la okazoj plej memorinda estas la Armita Insurekcio de la Negraj Sendependuloj de 1912, kiu konsistis en armita konflikto kontraŭ la registaro, kio rezultis en la masakro de ties membroj kaj malapero de la partio. La partianoj provis fondi apartan negran respublikon en provinco Oriento, sed tiuj sendependuloj estis subpremitaj de la Generalo Monteagudo kun konsiderinda sangoverŝado.

La programo de la partio enhavis 5 ĉefajn temojn: rajtoj de laboristoj, rajtoj de civitanoj, naciismo, publika instruado, juraj rajtoj kaj tero por la kamparanoj.