Arthur Fitger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Fitger
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1840 (1840-10-04)
en Delmenhorst
Morto 28-an de junio 1909 (1909-06-28) (68-jaraĝa)
en Bremeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Grand Duchy of Oldenburg
Okupo
Okupo poeto • pentristo • verkisto
vdr

Arthur FITGER (naskiĝinta la 4-an de oktobro 1840 en Delmenhorst, mortinta la 28-an de junio 1909 en Bremen-Horn) estis germana pentristo kaj poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Der getreue Ekkehard

Fitger ekstudis en 1858 ĉe la Akademio de Munkeno antaŭ liaj estadoj en Antverpeno (ekde 1861) kaj Parizo. Inter 1863 kaj 1865 li estis en Romo, poste alterne en Vieno kaj Berlino. Ekde 1869 li transloĝiĝis el Bremeno.

Liaj pentraĵoj estas dekoraj kaj monumentalaj apartentante je granda parto al la fantaziaĵoj. Gaja friso infana pri korpaj funkcioj kaj la friso Die Nacht und ihr Gefolge (ambaŭ en kastelo en Orientfrislando) menciindas el lia unua kreiva periodo. En Bremeno li plibeligis la Remberto-kirkon (per bildigoj de la erarinta filo kaj de la bona samariano), la ŝipan domon kaj la regnan poŝtejon. Famiĝis lia bildo Barbarossas Erwachen kiun inspiris la milita jaro 1870; en 1875 li komisiitis ornami per vandpentraĵoj la kelon de la urbodomo. En 1883 kaj 1884 li realigis maletajn vandaĵojn en la Artohalo hamburga, poste en Bremeno la bildigojn de la sep virtoj kompatemaj por Ruten-konvento, 14 bildojn por la refektorio de la kastelo de la duko de Saksio-Meiningen en Altenstein, frison pri importado kaj eksportato por la borso bremena (de longeco de 72 metroj), pentraĵojn por la vaporŝipo "Kaiser Wilhelm I." de Norddeutscher Lloyd. Sekvis laboroj por la reprezentiga salonego de kastelo en Oldenburg, por la artsocieta ejo de Bremeno, por diversaj privatuloj en Bremeno kaj Hamburgo. Por la Katedralo de Bremeno li donacis eĉ du bildojn pri la adorado de la saĝuloj kaj la elkrucigo de Jesuo.

Graveco kaj verkisteco[redakti | redakti fonton]

Fitger, orientiĝinte pri Peter von Cornelius kaj Bonaventura Genelli, poste aliĝis al la moderna kolorema movado konkurencante al Hans Makart; fine li tamean preferis denove pli heljan bildojn.

Kiel verkisto li ankaŭ furoris. Ofte surscenigitis liaj dramoj »Adalbert von Bremen« (Oldenburg 1873), »Die Hexe« (Oldenburg 1878), »Von Gottes Gnaden« (tria eldono, Oldenburg 1895), »Die Rosen von Tyburn« (Oldenburg 1888), »San Marcos Tochter« (Oldenburg 1902). Por la Bremena porartista societo li verkis diversajn festivalaĵojn (»Albrecht Dürer«, »Johann Kepler« und »Michelangelo«) kaj la etan epopean poemon »Roland und die Rose« (1871). Plej gravis liaj freŝ-tonaj poeziaj antologioj »Fahrendes Volk« (kvara eldono, Oldenburg 1894) kaj »Winternächte« (tria eldono, Oldenburg 1887). Sekvis ankoraŭ »Jean Meslier« (Leipzig 1894) kaj la poemoj »Requiem aeternam dona ei« (Leipzig 1894). Li ankaŭ eldonis tradukaĵoj de la byron-a »Marino Faliero« kaj de la augier-a »Philiberte« (Oldenburg 1886, 1888).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 633 (tie ĉi interete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]