Petrus Codicillus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Codicillus
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1533 (1533-02-24)
en Sedlčany
Morto 29-an de oktobro 1589 (1589-10-29) (56-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj latinaĉeĥa vd
Profesio
Okupo astronomopedagogoverkisto • poeto • matematikisto vd
Laborkampo eduka sistemo • poeziomatematikoastronomio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petrus Codicillus (ĉeĥe Petr Knížka z Tulechova; naskiĝinta la 24-an de februaro 1533 en Sedlčany, mortinta la 29-an de oktobro 1589 en Prago) estis bohemia verkisto kaj astronomo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante disĉiplo de Filipo Melanktono li iĝis profesoro ĉe Universitato de Karolo kie oni elektis lin sume okfoje rektoro (1572-1573 kaj 1582-1589). Inter 1563 kaj 1590 li publikigis kalendarojn el kiuj li en 1585 forigis la festotagojn dediĉitaj al Jan Hus kaj Hieronimo de Prago; praganoj furiozantaj sekve forpelis lin el Prago. Tien li rajtis reveni nur post la rekonsidero de la menciitaj tagoj enkalendare.

Li verkis latinlingvajn poemojn (Epithalamia, Epicedia, Elegiae) kaj eldonis le lernejhorar-ordigan libron Ordo studiorum docendi atque discendi litteras in scholis civitatum regni Bohemiae (1586) kaj vortaron latinan-ĉeĥan Vokabulàř latinský, česky a nėmecký (1560). Li ankaŭ tradukis la sofoklan tragedion Antigona en la latinan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]