Miklós Bittera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Bittera
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de novembro 1887(nun 1887-11-12)
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 11-an de marto 1947
en Hungario Magyaróvár (Hungario)
Tombo Óvár Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomia AkademioUniversitato Eötvös Loránd
Memorigilo Miklós Bittera
Okupo
Okupo plant breeder • agronomo
vdr

Miklós Bittera [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bittera Miklós estis hungara agronomo, altlerneja instruisto, senatano. Lia nobela antaŭnomo estis hideghéti.

Memortabulo pri Miklós Bittera

Miklós Bittera[1] naskiĝis la 12-an de novembro 1887 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 11-an de marto 1947 en Magyaróvár (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Bittera akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1908, juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1909, fine li studis en universitato de Ĝenevo en la sekva studjaro. Li estis asistanto en la ekonomia akademio en Kolozsvár (1910-1914), poste li batalis en la 1-a mondmilito, kie li vundiĝis kaj li estis handikapulo. Li instruis en la akademio de Magyaróvár ekde 1919 ĝis sia emeritiĝo (1946). En 1927 li habilitiĝis, poste li estis katedrestro (docento). Inter 1939 kaj 1945 li estis membro de la senato. Lia ĉefa labortereno estis la sterkado. Li edziĝis en 1917.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Műtrágyázási tanácsadó (1926)
  • Növénytermesztéstan I—II. (1928-1930)
  • Gyakorlati műtrágyázás (1938)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo (vidu la foton!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]