Aleš Šteger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleš Šteger
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1973 (1973-05-31) (50-jaraĝa)
en Ptuj
Lingvoj slovenagermanaanglahispana vd
Ŝtataneco SlovenioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma mater Universitato de Ljubljano vd
Profesio
Okupo lingvistotradukisto • literatura eldonisto • verkisto • literaturkritikisto • poeto • eseisto • redaktisto vd
Laborkampo literaturo • redaktado • literatura kritikotraduko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleš ŠTEGER (slovene, naskiĝis la 31-an de majo 1973 en Ptuj) estas slovena poeto, verkisto, tradukisto, literaturrecenzisto, ĵurnalisto kaj eldonisto[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Šteger diplomiĝis ĉe la Universitato de Ljubljano, kie li studis komparan literaturon kaj ĝermanan filologion. Li fondis Studentan Eldonejon en Ljubljano, kiun li estras. Inter la plej bonaj libroj de la eldonejo estas la novaj kolektitaj verkoj de Edvard Kocbek (2004), preparitaj de Šteger kaj kiuj enhavas multajn antaŭe neeldonitajn poemojn.

Li tradukis la poezion de César Vallejo, Pablo Neruda, Olga Orozco, Gottfried Benn, Ingeborg Bachmann, Peter Huchel, ktp.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Poemoj[redakti | redakti fonton]

La poezio de Aleš Šteger estis publikigita en pli ol 200 internaciaj literaturaj revuoj kaj gazetoj[1]. Verkoj de Šteger estas tradukitaj al 16 lingvoj[3], interalie al la angla, franca, germana, ĉeĥa, hispana, litova, itala, kroata, bulgara, slovaka.

Prozo[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Li ricevas slovenajn kaj internaciajn premiojn kaj stipendiojn, inkluzive de la Slovena Librofoira Premio (1996), la Veronika Premio por la plej bona poezia kolekto de la jaro (1999) kaj la Premio Rožanč por la plej bona eseolibro en 2007. Eŭropa Poezia Literatura Sceptro (2006), Stipendioj de la Fondaĵo Abraham Woursell (2000), Stipendioj de DAAD Künstlerprogramm (2005), Premio de la Plejbone Tradukita Libro de la Jaro (BTBA) en Usono (2011).

Li estas posedanto de la titolo Chevalier dans le ordre des Arts et des Lettres, donita de la Franca Respubliko.

Ekde 2014, li estas membro de la Berlina Arta Akademio.

Vizitantoj de La Piramido de Ekzilita Poezio
Vizitantoj de La Piramido de Ekzilita Poezio

En 2021 Šteger estas ĵuriano de la kanada poezia premio Griffin Poetry.

La Bienalo Kochi-Muziris (Barato), 2016[redakti | redakti fonton]

Dum la bienalo Kochi-Muziris en Keralo (Barato), la plej granda arta ekspozicio kaj festivalo en suda Azio, li prezentis la instalaĵon "La Piramido de Ekzilitaj Poetoj", kiu prezentas la vivojn de ekzilitaj poetoj[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (de) Aleš Šteger, mallonga biografio, Perlentaucher (germana kulturmagazino)
  2. biografio. Arkivita el la originalo je 2020-01-30. Alirita 2021-03-01.
  3. (it) Aleš Šteger, monda tago de la poezio, p. 22
  4. (en) Bienalo Kochi-Muziri Arkivigite je 2021-03-07 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]