Mi stelojn jungis al revado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mi stelojn jungis al revado
Mi stelojn jungis al revado
Mi stelojn jungis al revado
Aŭtoro Mikaelo Bronŝtejn
Eldonjaro 2016
Urbo Moskvo
Eldoninto Impeto
Paĝoj 564
ISBN 978-5-7161-0286-6
vdr

Mi stelojn jungis al revado, verkita de Mikaelo Bronŝtejn, pentras la eventoriĉan epokon dudek jarojn longan inter 1918 kaj 1938. Dum tiuj jaroj estis kreita kaj evoluinta Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), la plej agema kaj la plej multenombra landa asocio de esperantistoj. Verece kaj konvinke la romano prezentas la sortojn de ordinaraj esperantistoj kaj de SEU-gvidantoj, tragike pereintaj aŭ ekzilitaj en la koncentrejoj dum la stalinaj reprezalioj. Tiun ĉi verkon premiis la Akademio de Esperanto per la Laŭro de la Akademio en 2021.


Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La nova libro de Mikaelo Bronŝtejn estas beletra romano. Tamen ĝi ne estas ordinara beletro, ĝi estas bazita sur abunda esploro de dokumentoj el la priskribata tempoperiodo. Ĝi guste transdonas la atmosferon de tiu freneza tempo. En la esperantista agado nialande ni sentis reeĥojn de tiu frenezo eĉ duonjarcenton poste.
Vladimir Samodaj 
Citaĵo
 Kovrante la jarojn de 1918 ĝis 1938, tiu ĉi romano kondukas nin al periodo, kiu komence estis plena de esperoj kaj revoj, sed finiĝis en terura tragedio. Konantoj de la historio de Rusio/Soveta Unio bone scias, pri kio temas: pri la tempo ekde la Oktobra Revolucio ĝis la Stalina “Granda Purigo”. La romano proksimigas al ni la du jardekojn per la okuloj de esperantistoj. Aperas la nomoj de viktimoj: bone konataj nomoj kiel Eŭgeno Miĥalski, Dmitrij Sneĵko, Roman Nikolskij kaj Ernest Drezen, sed ankaŭ la SAT-gvidanto Eŭgeno Lanti kaj la japana verkisto Akita Uĵaku (pseŭdonomo de Akita Tokuzu). Tiuj homoj rolas kune kun pluraj fikciaj personoj, tiel ke estiĝas fascina bildo de tumulta epoko. La rakontadon spicas aŭtentikaj citaĵoj el siatempaj gazetoj kaj libroj.
Ulrich Lins 
Citaĵo
 La romano de Mikaelo Bronŝtejn interteksas en unika maniero fadenojn rusajn kaj Esperantajn. Post la romanegoj de John Francis kaj Raymond Schwartz, jen niaepoke naskiĝis romano kiu panoramas turmentajn jardekojn de Sovetio tra sortoj streĉe interplektitaj. Ne eklegu ĝin, se vi ne volas resti katenita dum semajnoj!
István Ertl [1] 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]