Barry Lyndon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barry Lyndon
filmo
Originala titolo Barry Lyndon
Originala lingvo angla lingvo • germana lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 11 dec. 1975, 18 dec. 1975, 26 dec. 1975, 3 jul. 1976, 13 aŭg. 1976, 2 sep. 1976, 8 sep. 1976, 10 sep. 1976, 16 sep. 1976, 17 sep. 1976, 23 sep. 1976, 24 sep. 1976, 14 okt. 1976, 15 nov. 1976, 25 feb. 1977, 31 mar. 1977, 3 maj. 1977, 15 aŭg. 1977, 1975
Ĝenro filma dramo, milita filmo, filmo bazita sur romano, costume drama, historifilmo
Kameraado John Alcott
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Produktisto(j) Stanley Kubrick
Scenaro Stanley Kubrick
Filmita en Oxfordshire • Powerscourt Estate • Kells Priory • Castle Howard • Palaco Blenheim • Huntington Castle • Corsham Court • Petworth House • Stourhead House • Longleat • Wilton House • Dunrobin Castle • Dublina Kastelo • palaco de Ludwigsburg • Nova Palaco de Potsdamo • Waterford Castle
Loko de rakonto DublinoAnglioReĝlando IrlandoKontinenta EŭropoBerlino
Muziko de Leonard Rosenman
Rolantoj Hardy Krüger • Ryan O'Neal • Marisa Berenson • Steven Berkoff • Patrick Magee • Gay Hamilton • Godfrey Quigley • Diana Körner • Murray Melvin • Leonard Rossiter • Philip Stone • Leon Vitali • Marie Kean • André Morell • Frank Middlemass • Liam Redmond • Michael Hordern • Dominic Savage • Arthur O'Sullivan • Anthony Sharp • Wolf Kahler • Ferdy Mayne • Vivian Kubrick • Hans Meyer • John Bindon • Pat Roach • Harry Towb • John Sharp • George Sewell • John Sullivan • Barry Jackson • Frederick Schiller • David Morley • Billy Boyle • Jonathan Cecil • Peter Cellier • Geoffrey Chater • Roger Booth • John Alcott
Produktinta firmao Hawk Films 
Warner Bros.
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bona Konstumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Kanto en Filmo • National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film
IMDb
vdr

Barry Lyndon estas prihistoria drama filmo de 1975 verkita, reĝisorita, kaj produktorita de Stanley Kubrick, bazita sur la romano de 1844 The Luck of Barry Lyndon de William Makepeace Thackeray. En la filmo stelulas Ryan O'Neal, Marisa Berenson, Patrick Magee, Leonard Rossiter kaj Hardy Krüger kaj ĝi rakontas al fruajn klopodojn kaj postan falon de fikcia 18a-jarcenta irlanda fripono kaj oportunemulo kiu edziĝas al riĉa vidvino por supreniri la socian ŝtuparon kaj ekpreni la aristokratan pozicion de ŝia lasta edzo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En serio de Hogarth Marriage à-la-mode, Shortly After the Marriage (sceno du el ses).
Pentraĵo de Hogarth Country Dance (ĉirkaŭ 1745) bildigas la tipon de internaj scenoj kiujn Kubrick klopodis imiti en Barry Lyndon.

Kubrick ekproduktoris Barry Lyndon post sia filmo de 1971 nome A Clockwork Orange. Li dekomence klopodis reĝisori kinbiografion pri Napoleono, sed perdis sian financadon pro la komerca malsukceso de simila filmo de 1970 nome Waterloo. Kubrick finfine reĝisoris Barry Lyndon, kies agado parte okazas dum la Sepjara Milito, uzante siajn esplorojn por la Napoleona projekto. Filmado startis en Decembro 1973 kaj daŭris preskaŭ ok monatojn, okazanta en Anglio, Irlando, Orienta Germanio kaj Okcidenta Germanio.

La kintekniko de la filmo estis priskribita kiel elrompa. Speciale menciindaj estas la longdaŭraj dupersonaj scenoj, kutime finiĝantaj per malrapida foriro de la rigardado, la scenoj filmitaj tute je kandellumo, kaj la scenoj bazitaj sur pentraĵoj de William Hogarth. Eksteraĵoj estis filmitaj surloke en Irlando, Anglio kaj Okcidenta Germanio, kaj internaj scenoj ĉefe en Londono.[1] La produktorado estis komplika; estis problemoj rilataj al logistiko, vetero,[1] kaj eĉ al politiko (Kubrick timis, ke li povas esti celo de la agado de IRA).[2][3]

Barry Lyndon ricevis kvar Oskar-premiojn: pro la muzikadapto (inter muzikistoj elstaris The Chieftains), la kostumaro, la arta direktorado kaj la kinfotaro. Kvankam kelkaj kritikistoj rimarkis la lantan iradon de la filmo kaj limigitan emocion, ties reputacio, kiel tiu de multaj el la verkoj de Kubrick, plifortiĝis laŭlonge de la jaroj, kaj multaj nuntempe rigardas ĝin kiel unu el liaj plej grandaj atingoj.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Kostumoj uzitaj en Barry Lyndon.
Kostumoj uzitaj en Barry Lyndon.
  • Michael Hordern (voĉo) kiel rakontisto
  • Ryan O'Neal kiel Redmond Barry (poste Redmond Barry Lyndon)
  • Marisa Berenson kiel Lady Lyndon
  • Patrick Magee kiel Chevalier du Balibari
  • Hardy Krüger kiel Captain Potzdorf
  • Gay Hamilton kiel Nora Brady
  • Godfrey Quigley kiel Captain Grogan
  • Steven Berkoff kiel Lord Ludd
  • Marie Kean kiel Belle, patrino de Barry
  • Murray Melvin kiel Reverend Samuel Runt
  • Frank Middlemass kiel Sir Charles Reginald Lyndon
  • Leon Vitali kiel Lord Bullingdon
  • Dominic Savage kiel juna Bullingdon
  • Leonard Rossiter kiel Captain John Quin
  • André Morell kiel Lord Wendover
  • Anthony Sharp kiel Lord Hallam
  • Philip Stone kiel Graham
  • David Morley kiel Bryan Patrick Lyndon
  • Diana Koerner kiel Lieschen (germana junulino)
  • Arthur O'Sullivan kiel Captain Feeney
  • Billy Boyle kiel Seamus Feeney
  • Jonathan Cecil kiel Lt. Jonathan Fakenham
  • Peter Cellier kiel Sir Richard Brevis
  • Geoffrey Chater kiel Dro. Broughton
  • Wolf Kahler kiel Princo de Tubingeno
  • Liam Redmond kiel Mr. Brady
  • Roger Booth kiel Reĝo Georgo la 3-a
  • Ferdy Mayne kiel Colonel Bulow
  • John Sharp kiel Doohan
  • Pat Roach kiel Corporal Toole
  • Hans Meyer kiel Schulffen

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Marisa Berenson on the making of Barry Lyndon: Kubrick wasn't a 'difficult ogre - he was a perfectionist'. Alirita 20a de Junio 2020.
  2. Whitington, Paul (22a de Marto 2015). "Kubrick in Ireland: the making of Barry Lyndon". The Independent. Alirita la 4an de Marto 2021.
  3. "Ryan O'Neal tells TEN about Kubrick's IRA fears". www.rte.ie. Alirita la 4an de Marto 2021.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tibbetts, John C., kaj James M. Welsh, eld. The Encyclopedia of Novels Into Film (2a eld. 2005) pp 23–24.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]