György Bálint (ĝardenisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Bálint
György Bálint
György Bálint
Persona informo
Naskonomo Braun György
Naskiĝo 28-an de julio 1919 (1919-07-28)
en Gyöngyös
Morto 21-an de junio 2020 (2020-06-21) (100-jaraĝa)
en Kistarcsa
Mortokialo pneŭmonitoCOVID-19
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglagermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater University of Horticulture and Food Industry • Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Familio
Infano János Bálint
Okupo
Okupo ĝardenkulturisto • politikisto
TTT
Retejo https://balintgazda.hu/
vdr

György Bálint [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint György estis hungara ĝardenisto, redaktoro, politikisto. Lia origina familia nomo estis Braun.

György Braun[1] naskiĝis la 28-an de julio 1919 en Gyöngyös, li mortis la 21-an de junio 2020 en Kistarcsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Bálint devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1937, poste li akiris ĝardenistan diplomon en Reĝa Ĝardenkultura Akademio en Budapeŝto en 1941. En la sekva jaro li estis trudlaboristo, en 1944 li estis deportita al nazia koncentrejo Gunskirchen. Hejmenveninta li laboris en la familia bieno, sed iom poste la komunisma ŝtato forprenis la bienon. Li akiris plian agronomian diplomon en 1949 en Agrikultura Universitato de Gödöllő, tamen poste li povis labori en diversaj lokoj pro la ŝtata molestado. Inter 1955–1959 li estis ĉefagronomo en ŝtata bieno de Mány, poste en simila laborejo en Fejér li estis ĉefĝardenisto. Inter 1964-1967 li estis asekuristo pri agraraj damaĝoj, poste ĝis la emeritiĝo en 1981 li estis redaktoro, foje ĉefredaktoro de ĝardenistaj gazetoj, revuoj. Inter 1981–2009 li havis konstantan rubrikon en programo de Hungara Televizio. Li kandidatiĝis en 1995 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1994-1998 li estis parlamentano. Li ricevis premiojn inter 1988-2020. Li edziĝis trifoje, tamen la unua kaj dua edzino estis la sama, ŝi naskis filon en 1946. En 2001 li edziĝis en la tria fojo. Li mortis pro komplikaĵo de COVID-19.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Korszerű gyümölcsültetvények (1964)
  • Gyümölcsöskert (1972, libro sesfoje eldonita)
  • Minden héten szüret. 52 kerti növény portréja. (1985, libro)
  • Kis könyv a magyar almáról (1990, libro, ankaŭ germane)
  • A tudomány eredményeinek hasznosítása a kertészeti kistermelésben a tömegkommunikáció útján (disertaĵo, 1995)
  • Csodálatos állatok, varázslatos növények (2016, kunaŭtoro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]