Anpo-protestoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homamasaj protestoj inundas la stratojn ĉe la Japana Parlamentejo, 18a de Junio, 1960.

La Anpo Protestoj, konataj ankaŭ kiel Anpo Lukto (安保闘争, Anpo tōsō) en japana lingvo, estis serio de amasaj protestoj okazintaj en Japanio el 1959 ĝis 1960, kaj denove en 1970, kontraŭ la Usonjapana Sekurectraktato, kiu estis la traktato kiu permesis al Usono reteni militbazojn sur teritorio de Japanio.[1] La nomo de la protestoj venas el la japanlingva termino por "Sekurectraktato," kiu estas (安全保障条約 Anzen Hoshō Jōyaku?), aŭ ĝuste (安保 Anpo?) mallongige.

La protestoj en 1959 kaj 1960 stariĝis opozicie al la revizio en 1960 de la origina Usonjapana Sekurectraktato de 1952, kaj finfine kreskiĝis ĝis iĝi la plej grandaj popularaj protestoj en la moderna epoko de Japanio.[1] Je la klimakso de la protestoj en Junio 1960, centoj da miloj de protestantoj ĉirkaŭis la konstruaĵon de la Nacia Dieto en Tokio preskaŭ ĉiutage, kaj grandaj protestoj okazis ankaŭ en aliaj urboj tra la tuta Japanio.[2] La 15an de Junio, protestantoj elrompis sian vojon en la Dieto mem, kio rezultis en violenta kverelo kun la polico en kiu studentino de la Universitato de Tokio, nome Miĉiko Kanba, estis mortigita.[1][3] Sekve de tiu okazaĵo, planita vizito al Japanio fare de la usona prezidento Dwight D. Eisenhower estis nuligita, kaj la konservativa ĉefministro Nobusuke Kiŝi estis devigita rezigni.[4]

Dua raŭndo de protestoj okazis en 1970, je la tempo de la aŭtomata plinovigo de la traktato de 1960. Kvankam pli mallongdaŭraj, ankaŭ tiuj postaj protestoj atingis gravan grandon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Kapur, Nick. (2018) Japan at the Crossroads: Conflict and Compromise after Anpo. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, p. 1.
  2. Kapur, Nick. (2018) Japan at the Crossroads: Conflict and Compromise after Anpo. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, p. 24.
  3. Kapur, Nick. (2018) Japan at the Crossroads: Conflict and Compromise after Anpo. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, p. 30.
  4. Kapur, Nick. (2018) Japan at the Crossroads: Conflict and Compromise after Anpo. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, p. 4–6.