Per un pugno di dollari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Per un pugno di dollari
filmo • film remake
Originala titolo Per un pugno di dollari
Originala lingvo itala lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 20 okt. 1964, 1964, 5 mar. 1965
Ĝenro Itala vakera filmo, vakera filmo
Kameraado Massimo Dallamano
Reĝisoro(j) Sergio Leone • Monte Hellman • Sergio Leone
Produktisto(j) Arrigo Colombo • Giorgio Papi
Scenaro Duccio Tessari • Fernando Di Leo • Sergio Leone
Filmita en Madrido • Hispanio
Loko de rakonto Meksiko • landlimo inter Meksiko kaj Usono
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Clint Eastwood • Gian-Maria Volonte • Marianne Koch • José Calvo • Joseph Egger • Antonio Prieto • Sieghardt Rupp • Wolfgang Lukschy • Margarita Lozano • Bruno Carotenuto • Mario Brega • Daniel Martín • Benito Stefanelli • Frank Braña • Aldo Sambrell • Lorenzo Robledo • Antonio Molino Rojo • Fernando Sánchez Polack • José Canalejas • Álvaro de Luna • José Orjas • Nosher Powell • José Riesgo • Umberto Spadaro • Antonio Vico Camarero
Produktinta firmao Constantin Film
IMDb
vdr

Por manpleno da dolaroj (itale Per un pugno di dollari[1] foje reklamita kiel Manpleno da dolaroj) estas itala vakera filmo de 1964 reĝisorita de Sergio Leone en kiu stelulas Clint Eastwood en sia unua ĉefrolulo, kun John Wells, Marianne Koch, W. Lukschy, S. Rupp, José Calvo, Antonio Prieto kaj Joe Edger.[2] La filmo, nome internacia kunproduktoraĵo inter Italio, Okcidenta Germanio kaj Hispanio, estis filmita kontraŭ malalta buĝeto (informita kiel de 200 000 usonaj dolaroj), kaj Eastwood ricevis 15 000 dolaroj pro sia rolo.[3]

Publikigita en Italio en 1964 kaj poste en Usono en 1967, ĝi iniciatis la popularecon de la ĝenro de la italaj vakeraj filmoj. Ĝi estis sekvita de Per qualche dollaro in più kaj Il buono, il brutto, il cattivo, en kiuj stelulis ankaŭ Eastwood. Kolektive, tiuj filmotriopo estas konata kiel la "Dolara Trilogio", aŭ la "Trilogio de la Sennoma Homo" post la reklamado de United Artists referencis la rolulon de Eastwood en la tri filmoj kiel la "Man with No Name" (Sennoma Homo). La tri filmoj estis poste publikigitaj en sekvenco en Usono en 1967, kio lanĉis Eastwood al la steluleco.[4] La filmo estis identigita kiel neoficiala refilmaĵo de la filmo de Akira Kurosawa Joĝimbo (1961), kio rezultis en sukcesa plendoproceso fare de la japana produktorkompanio Toho, kiu gajnis la juĝon.

Ĉar malmultaj italaj vakeraj filmoj estis jam publikigitaj en Usono, multaj el la eŭropaj partoprenantoj uzis usonec-sonajn artajn nomojn. Tio okazis ĉe la reĝisoro Leone mem ("Bob Robertson"), la ĉefrolulo Gian Maria Volonté ("Johnny Wels"), kaj la komponisto Ennio Morricone ("Dan Savio"). Per un pugno di dollari estis filmita en Hispanio, ĉefe ĉe Hoyo de Manzanares[5] proksime al Madrido, sed ankaŭ (kiel ĝia du sekveloj) en la Dezerto de Tabernas kaj en la Natura Parko Cabo de Gata-Níjar, ambaŭ en la provinco Almería, kio rezultos en gravaj postaj pozitivaj konsekvencoj por la ekonomio de lokanoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hughes, Howard (2009). Aim for the Heart. London: I.B. Tauris. ISBN 978-1-84511-902-7.
  • Munn, Michael (1992). Clint Eastwood: Hollywood's Loner. London: Robson Books. ISBN 0-86051-790-X.
  • Frayling, Christopher (2006). Spaghetti westerns: cowboys and Europeans from Karl May to Sergio Leone. London: I. B. Tauris & Co. ISBN 978-1845112073.
  • Giusti, Marco (2007). Dizionario del western all'italiana (1. ed. Oscar varia. ed.). Milano: Oscar Mondadori. ISBN 978-88-04-57277-0.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Curti, Roberto (2016). Tonino Valerii: The Films. McFarland. p. 192. ISBN 978-1476626185.
  2. Variety filmorezenco; 18a de Novembro 1964, p. 22.
  3. "Ennio Morricone" de Jerry McCulley, eseo en KD de 1995 nome "The Ennio Morricone Anthology", Rhino DRC2-1237
  4. McGilligan, Patrick. (2015) Clint: The Life and Legend (updated and revised). Nov-Jorko: OR Books. ISBN 978-1-939293-96-1.
  5. . Los primeros decorados del Oeste en España, en Hoyo de Manzanares (hispane). Historias Matritenses (3a de Septembro 2008). Arkivita el la originalo je 8a de Januaro 2014. Alirita 7a de Januaro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-08. Alirita 2021-03-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]