Bálint Czupy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bálint Czupy
Persona informo
Aliaj nomoj Bálint gazda
Naskiĝo 20-an de septembro 1900 (1900-09-20)
en Völcsej
Morto 17-an de aprilo 1975 (1975-04-17) (74-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioGermanio
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistoterkultivisto
vdr

Bálint Czupy [cupi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czupy Bálint estis hungara terkultivisto, parlamenta deputito redaktoro. Lia pseŭdonimo estis Bálint gazda.

Bálint Czupy[1] naskiĝis la 20-an de septembro 1900 en Völcsej (Hungara reĝlando), li mortis la 17-an de aprilo 1975 en Munkeno (Okcidenta Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bálint Czupy finis 6 jarojn en bazlernejo, poste li estis terkultivisto. Li aliĝis al la kamparana movado en 1922, ankaŭ al junaj katolikoj en la 1930-aj jaroj. Ekde 1940 li kontribuis en agraraj gazetoj, ekde la sekva jaro li jam havis postenon en la kamparana partio. En la jaroj 1942 kaj 1943 li estis soldato. Inter 1945-1947 li estis parlamentano, poste li rifuĝis al Aŭstrio pro la komenciĝanta socialismo. Li vivis en la sekvaj jaroj en Belgio kaj Francio, ekde 1951 en Munkeno. Li dekomence estis redaktoro de la hungarlingva dissendo de Radio Libera Eŭropo ĝis sia morto. Li havis agronomian rubrikon en la radio, sed li kontribuis en hungaraj gazetoj aperintaj en la okcidentaj landoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Prominent Hungarians. Home and Abroad. (1966)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Völcsej (2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]