Hannu Salama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hannu Salama
Persona informo
Naskonomo Hannu Sulo Salama
Naskiĝo 4-an de oktobro 1936 (1936-10-04) (87-jaraĝa)
en Kouvola
Lingvoj finna vd
Loĝloko Pispala • Helsinko vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Profesio
Alia nomo Aki Rautala vd
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hannu Salama (naskiĝis la 4-an de oktobro 1936) estas finna verkisto. Li naskiĝis en Kouvola sed loĝis infane en Pispala, Tampereo. Majoritato de liaj libroj estas prozo, sed li estas skribinta ankaŭ poemolibrojn. Lia unua libro estas romano Se tavallinen tarina (1961). Li fariĝis libera aŭtoro en sama jaro. Lia dua romano Juhannustanssit (1964) kolerigis multajn finnojn. Oni juĝis lin je blasfemo, sed prezidanto Urho Kekkonen indulgis Salaman. Salama estas skribinta romanojn ankaŭ kun pseŭdonimo Aki Rautala. Salama loĝas en Vuosaari en orienta Helsinko.