Jagana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jagana lingvo.

Jagana lingvojamana lingvo (en scienca literaturo), menciita ankaŭ en la literaturo kiel háusi kúta, inchikut, tekeenika, yahgan aŭ yappu, estas la lingvo de la jaganoj, nome sudamerika nomada popolo de la insuloj kaj kanaloj de la sudaj pintoj de Ĉilio kaj Argentino. Ĝi estas konsiderata izola lingvo[1]​ proksima al la formorto, ĉar ĝia lasta denaska parolantino mortis en 2022[2].

La lasta denaskulo[redakti | redakti fonton]

Cristina Calderón, lasta parolanto de jagana.

La lasta denaskulo parolinta la jaganan lingvon estis Cristina Calderón, forpasinta la 16-an de februaro 2022 je la aĝo de 93 jaroj[2].

Ŝi loĝis en Bahía Mejillones (Puerto Williams, insulo Navarino, Fajrolando, Ĉilio). Kune kun sia nepino Cristina Zárraga kaj danke al helpo de esploristoj kaj artistoj kiel Oliver Vogel, Yoram Meroz, Anna Kolle kaj aliaj, ŝi partoprenis kreadon de ilustrita libro "Yágankuta: Malgranda vortaro de la jagana". Poste Cristina Zárraga kaj Ursula Calderón aperigis la libron "Hai kur mamášhu čhis" (Mi deziras rakonti al vi historion), kiu konsistas el jamanaj fabeloj, rakontitaj de Cristina Calderón kaj de ŝia fratino Ursula Calderón al Cristina Zárraga. Cristina Zárraga verkis hispanlingvan biografion de sia avino "Memorias de mi abuela yagan" (Rememoroj pri mia jamana avino)[2].

Vortaroj[redakti | redakti fonton]

Lingvisto Ana María Guerra Eissmann kreis jaganan vortoliston el 715 vortoj, alireblan rete per la Interkontinenta Vortara Serio[2].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fabre, Alain (2005). «Yahgan/Yamana En: Diccionario etnolingüíntico y guía bibliográfica de los pueblos indígenas sudamericanos». Arkivita el la originalo en la 28a de novembro 2008. Konsultita la 19a de Marto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Anna Luisa Daigneault (2022-08-16) La heredaĵo de la lasta parolanto de la jagana lingvo en Ĉilio (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-31.