Gerundio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV, Gerundio estas en Latino deklinaciebla infinitivo, konsiderata kiel substantiva formo de verbo, dum en aliaj diversaj lingvoj (ekz. slavaj) estas adverba formo de verbo, kun senco de dependa propraĵo.[1]

La termino "gerundio" derivas de la latina vorto "gerundium" kiu, dekomence, estis ablativo de la "gerundivum" (participo de pasiva futuro).

Kun la participo, la infinitivo, kaj aliaj, la gerundio estas unu de la formoj senpersonaj de la verbo, nomitaj ankaŭ verbo-oideaj.

Sufikso[redakti | redakti fonton]

–ant– estas la esperantlingva sufikso kiu el verbo faras aktivan aktualan participon (aŭ adjektiva aŭ adverba) aŭ substantivon.

Ĝi estas fiksita en regulo 6 de la fundamenta Gramatiko de Esperanto.

La sufikso –ant– estas derivita el la vokalo a en la gramatika markilo -as kaj la literoj nt de la latina/latinida aktiva prezenca participo.

–anta, –ante, –anto[redakti | redakti fonton]

  • –anta formas aktivan aktualan adjektivan participon
  • –ante — aktivan aktualan adverban participon
  • –anto — substantivon signifantan "iu kiu faras la agon de la verbo"

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Alirita la 25an de Marto 2021.