Greta Scacchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Greta Scacchi
Persona informo
Greta Scacchi
Naskiĝo 18-an de februaro 1960 (1960-02-18) (64-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj italaangla vd
Ŝtataneco AŭstralioItalio vd
Alma mater Bristol Old Vic Theatre School • Shenton College • Burgess Hill Girls vd
Familio
Patro Luca Scacchi Gracco vd
Edz(in)o Vincent D'Onofrio vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva en Aŭstralio vd
Aktiva dum 1981– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Greta SCACCHI (Milano, Italio; 18a de Februaro 1960) estas italdevena aktorino aŭstralia.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkarieris en 1977 en Britio studante en teatra lernejo Bristol Old Vic, kun Miranda Richardson kaj Amanda Redman. En 1982 ŝi debutis en kinarto per la germana filmo Das Zweite Gesicht, sekvite de gravaj roloj en filmoj kiel The Ebony Tower (1984), Good Morning, Babilonia (1986), Presumed Innocent (1990), The Player (1992) aŭ Country Life (1994).

Scacchi en la Festivalo de Cannes de 1994.

Ŝi ludis la rolon de Margaret Thatcher en serio por la BBC. Ŝi aktoris reĝisorita de Michael Radford, Robert Altman kaj la fratoj Taviani inter aliaj. Greta Scacchi faris ankŭ ampleksan teatran karieron, laborante ekzemple kun la Sydney Theatre Company (La fraŭlino Julia) aŭ en la londona West End (Onklo Vanja, The Deep Blue Sea, 2008).

En 1996 ŝi ricevis la Premion Emmy pro sia rolo en la televida serieto Rasputin: Dark Servant of Destiny, kaj ankaŭ estis kandidato por la Premio Ora Globo. Tiun saman jaron ŝi estis membro de la Ĵurio de la Festivalo de Cannes. Spite aperon de tempo al tempo en produktoraĵoj de Holivudo, ŝi plue partoprenas en internaciaj projektoj, ofte ligitaj al la kulta kinarto, kiu ne ĉiam ricevas la taŭgan ricevon.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Scacchi estis en rilato kun la novzelanda muzikisto Tim Finn en 1983–89. Ŝi havis rilaton kun la usona aktoro Vincent D'Onofrio, kun kiu ŝi havas filinon, nome aktorino Leila George, kiu estis edzino de la aktoro Sean Penn.[1][2] Scacchi estas itala civitano denaske. Ŝi kandidatis por la ŝtataneco de Britio estante 18-jaraĝa, sed estis dufoje malakceptita.[3] Ŝi havas du ŝtatanecojn nome de Italio kaj de Aŭstralio.[4]

Scacchi estas aktiva subtenanto de kampanjoj kaj organizoj kiuj defendas medikonservadon. Ŝi apogis kampanjojn kontraŭ la klimata ŝanĝo fare de Greenpeace kaj de Christian Aid.[5] En 2009, ŝi pozis nuda kun fiŝo por promocii la dokumentan filmon The End of the Line, filmo eksponanta la efikon de la troa fiŝkaptado. Ŝi plue apogis la kampanjon Fishlove, por kiu bone konataj aktoroj pozis kun diversaj fiŝoj.[6]

En Oktobro 2013, pro siaj servoj al artoj ŝi ricevis la Ordenon de Merito de la Itala Respubliko.[7]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Bergerac; 1a sezono, epizodo 10a: "The Hood and the Harlequin"; BBC (1981)
  • Das Zweite Gesicht (1982)
  • Dead on Time (1983)
  • Heat and Dust (1983)
  • The Ebony Tower (1984)
  • Camille (1984) TV
  • Waterfront (1984) TV
  • Defence of the Realm (1985)
  • Burke & Wills (1985)
  • Dr. Fischer of Geneva (1985) TV
  • The Coca-Cola Kid (1985)
  • Carve You In Marble (August 1986)
  • White Mischief (1987)
  • Good Morning, Babylon (1987)
  • A Man in Love (Un homme amoureux) (1987)
  • The Moon Woman (1988)
  • Love and Fear (1988)
  • Three Sisters (1988)
  • Presumed Innocent (1990)
  • Shattered (1991)
  • Fires Within (1991)
  • Salt on Our Skin (1992)
  • The Player (1992)
  • Turtle Beach (1992)
  • Country Life (1994)
  • The Browning Version (1994)
  • Jefferson in Paris (1995)
  • Emma (1996)
  • Cosi (1996)
  • Rasputin: Dark Servant of Destiny (1996); serieto de TV
  • The Odyssey (1997); filmo por televido
  • The Serpent's Kiss (1997)
  • Love and Rage (1998)
  • The Red Violin (1998)
  • Macbeth (1998) TV
  • Ladies Room (1999)
  • Cotton Mary (1999)
  • Tom's Midnight Garden (1999)
  • The Manor (1999)
  • Looking for Alibrandi (1999)
  • One of the Hollywood Ten (2000)
  • Christmas Glory 2000 (2000) TV
  • One of the Hollywood Ten (2000)
  • The Farm (2001) TV
  • Festival in Cannes (2001)
  • Jeffrey Archer: The Truth (2002) TV
  • Daniel Deronda (2002) TV
  • The Buzz of the Flies (2003)
  • Baltic Storm (2003)
  • Beyond the Sea (2004)
  • Under False Name (2004)
  • Flightplan (2005)
  • Broken Trail (2006)
  • Marple: By the Pricking of my Thumbs (2006)
  • The Book of Revelation (2006)
  • Hidden Love (2007)
  • Brideshead Revisited (2008)
  • Shoot on Sight (2008)
  • Miss Austen Regrets (2008)
  • The Trojan Horse (2008) TV
  • Ways to Live Forever (2010)
  • Hindenburg (2011) TV
  • Agatha Christie's Poirot (2013)
  • The Falling (2014)
  • A.D. The Bible Continues (2015)
  • North v South (2016)
  • War & Peace (2016)
  • Operation Finale (2018)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Macdonald, Marianne, "Greta Scacchi: glad to be back", The Daily Telegraph, 2008-09-28. Kontrolita 2018-10-03.
  2. Macdonald, Marianne, "'Trainspotting, I'd love to do that...'", The Guardian, 28a de Novembro 1999. Kontrolita 2a de Aprilo 2015.
  3. . Scacchi, Greta – Looking for Alibrandi. Alirita 14a de Majo 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 2021-03-27.
  4. Cornwell, Jane. Greta Scacchi: acting royalty. The Sydney Morning Herald (2014-06-22). Alirita 2018-10-03. “...flak she got for her perfectly legal marriage to Carlo Mantegazza, her first cousin and the father of her son Matteo”.
  5. Greta Scacchi. Christian Aid (16a de Aprilo 2014). Arkivita el la originalo je 2017-10-06. Alirita 22a de Junio 2014.
  6. Vanessa Thorpe, arts and media correspondent. Greta Scacchi revels in her happiest role yet: environmental campaigner | Environment | The Observer. Theguardian.com. Alirita 22a de Junio 2014.
  7. MYmovies.it. Cinema: conferito a Greta Scacchi Ordine a Merito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]