Ombrelorganizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ombrelorganizaĵo estas unio de entoj de la sama medio aŭ sektoro, ofte rilataj inter si, cele al kreado de komuna bildo aŭ sinteno antaŭ la merkato, la institucioj aŭ la publiko ĝenerale, en precizaj aferoj siainteresaj. En kelkaj okazoj la organizaĵo havigas rimedojn, sian propran identecon, helpon aŭ solidarecon al la filiaj organizaĵoj kuj kunformas ĝin.

Tialoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas vario de tialoj por krei aŭ aliĝi al ombrelorganizaĵo:

  • La eblo realigi agadon malebla fare de la filia ento, pro:
    • Manko de rimedoj (ekonomiaj/homoj).
    • Malfavora geografia loko.
    • Manko de fakuloj aŭ de sperto en specifaj aferoj.
    • Tro preciza specializigo, kio postulas kunhavo de sciaro kun aliaj entoj.
  • La ombrelorganizaĵo kutime okazigas senton de unueco, komunumeco kaj interhelpo.
  • Pli granda facileco aliri al komuna celo.
  • Havigo de bildo de plia graveco.
  • Administraciaj, juraj kaj rekonaj facilecoj por la institucioj, ekzemple antaŭ supernaciaj organismoj.

Ombrelorganizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]