Maria Fjodorovna Andrejeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Fjodorovna Andrejeva
Persona informo
Aliaj nomoj Андреева
Naskiĝo 4-an de julio 1868 (1868-07-04)
en Sankt-Peterburgo
Morto 8-an de decembro 1953 (1953-12-08) (85-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Familio
Edz(in)o Maksim Gorkij
Infano Jurij Jeljabujskij
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • modeloaktoropolitika komisaro
vdr

Maria Fjodorovna ANDREJEVA (en rusa: Мари́я Фёдоровна Андре́ева, Marija Fjodorovna Andrejeva) estis la arta nomo de Maria Fjodorovna Ĝurkovskaja (Мари́я Фёдоровна Юрко́вская) (4a de Julio, 1868 – 8a de Decembro, 1953), estis rusa/soveta aktorino kaj bolŝevika administranto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Portreto fare de Ilja Repin.

Kun sia edzo, ŝi sukcesis en la teatra etoso unue en Tibliso, poste ili translokiĝis al Moskvo, kie Andrejeva laboris kun Konstantin Stanislavski en la Moskva Arta Teatro. Ŝi faris sian moskvan debuton la 15an de Decembro, 1894. En Moskvo ŝi ege sukcesis.

Andrejeva ekinteresis en marksisma literaturo kaj sekrete aliĝis al la Rusia Socialdemokrata Partio. En 1902, ŝi decidis ĉesi aktoradi. En 1900, ŝi renkontiĝis kun Maksim Gorkij en Sevastopolo por la unua fojo. En 1903 ili ekvivis komune.

Gorkij kaj Andrejeva lasis Rusion en 1906, veturis tra Usono kaj poste setlis en Capri, Italio.[1] Tie, Gorkij partoprenis en la grupo Vpered de Bolŝevikoj nesekvantoj de Lenin, sed Andrejeva malamikiĝis kun Anna Aleksandrovna Lunaĉarskija, edzino de Anatolo Lunaĉarskij kaj fratino de Aleksander Bogdanov. Post la Oktobra Revolucio, inter 1918 kaj 1921, ŝi estis Komisaro de Teatroj kaj Publikaj Spektakloj en Petrogrado. Ŝi ludis gravan rolon en la establado de la Bolŝoi Drama Teatro, kiu malfermiĝis en 1919. En Januaro tiun jaron, Lunaĉarskij nomumis ŝin estro de la arta frakcio de Narkompros en Petrogrado, kion Lenin helpis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fitzpatrick, Sheila. The Commissariat of Enlightenment. Soviet Organization of Education and the Arts under Lunacharsky, 1917–1921. Cambridge University Press.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fitzpatrick, Sheila (1970). The Commisariat of Enlightenment: Soviet Organization of Education and the Arts under Lunacharsky. Cambridge University Press. ISBN 0-521-52438-5.
  • Leach, Robert (1994). Revolutionary Theatre. Routledge. p. 27. ISBN 0-415-03223-7.
  • Clark, Katerina (1995). Petersburg, Crucible of Cultural Revolution. Harvard University Press. pp. 101, 103, 107, 110–111. ISBN 0-674-66336-5.