Ernst Mach
Ernst Mach | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ernst Mach | |||||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1838 en Brno-Chrlice | ||||
Morto | 19-an de februaro 1916 (78-jaraĝa) en Vaterstetten | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kojlorektuma kancero vd | ||||
Tombo | Nordfriedhof vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Vaterstetten vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio vd | ||||
Alma mater | convent Gymnasium in Seitenstetten • Piaristické gymnázium v Kroměříži • Universitato de Vieno vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ludovica Aloisia Carolina Marussig vd | ||||
Infanoj | Ludwig Mach vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • filozofo • pedagogo • profesoro • fotisto • politikisto vd | ||||
Laborkampo | fiziko • filozofio de scienco vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Andreas von Ettingshausen vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ernst Waldfried Josef Wenzel MACH (/mɑːx/; germanlingva prononco: [ˈɛɐ̯nst ˈmax]; 18a de Februaro 1838 – 19a de Februaro 1916) estis aŭstria[1] fizikisto kaj filozofo, fama pro siaj kontribuoj al fiziko, ekzemple al la studo de ŝokondoj. La maĥ-nombro (nomumita laŭ Ernst Mach), aŭ mallonge maĥo, estas fizika unuo de la rapideco. Kiel filozofo de scienco, li estis de grava influo super la logika empirismo kaj la usona pragmatismo.[2] Pere de sia kritiko al la teorioj de spaco kaj tempo de Newton, li antaŭsentis la teorion de la relativeco de Einstein.[3]
En fiziologio, en 1873, sendepende unu de la alia[4] Mach kaj la fiziologo kaj kuracisto Josef Breuer malkovris kiel la senso de ekvilibro (t.e., la percepto de la ekvilibro en la kapo) funkcias, nome kiel la cerbo ricevas la informon de la movo el fluidaĵo en la duoncirklaj kanaloj de la interna orelo.
En psikologio li esploris pri la optikaj iluzioj.
Liahonore estas nomita la asteroido 3949 Mach.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Ernst Mach". Encyclopædia Britannica. 2016. Alirita la 7an de Aprilo 2021.
- ↑ Blackmore 1972.
- ↑ Sonnert, Gerhard (2005). Einstein and Culture (ilustrita eld.). Humanity Books. p. 221. ISBN 978-1-59102-316-6.
- ↑ Hawkins, J.E. kaj Schacht, J. "The Emergence of Vestibular Science" Arkivita la 21an de Julio 2011 en Wayback Machine (Parto 8 de "Sketches of Otohistory") en Audiology and Neurotology, Aprilo 2005.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Blackmore, John T. (1972). Ernst Mach. His Life, Work, and Influence. Berkeley kaj Los Angeles: University of California Press. OCLC 534406. OL 4466579M.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Ernst Mach bibliography of all of his papers and books from 1860 to 1916, kompilita de Viena preleganto Dro. Peter Mahr en 2016
- Various Ernst Mach links, compiled by Greg C Elvers
- Klaus Hentschel: Mach, Ernst, in: Neue Deutsche Biographie 15 (1987), pp. 605–609.
- Verkoj de Ernst Mach ĉe Projekto Gutenberg