Araba Malvarma Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Araba Malvarma Milito (arabe الحرب العربية الباردة al-Harb al-`Arabbiyah al-bārdah) estis serio de konfliktoj en la araba mondo inter la novaj respublikoj sub la estreco de Gamal Abdel Nasser de Egiptio, defendantaj la araban naciismon, la araban socialismon kaj la tutarabismon, kaj la regnoj pli tradiciistoj, estritaj de la reĝo Faisal de Saudarabio. La periodo de konflikto startis post la egipta revolucio de 1952 kaj la ascendo al povo de Nasser, kaj daŭris ĝis 1970, kiam tiu mortis.

Spite ties komenco dum la tutmonda Malvarma Milito kaj de la periodo de la malkoloniigo kaj de ties konektoj kaj interagadoj kun la pli ampleksa Malvarma Milito, la araba Malvarma Milito ne estis konfronto inter reĝimoj kapitalismaj kaj marksistoj. Sed inter arabaj naciismaj respublikoj, ĝenerale te tendenco preskaŭ-socialisma kaj tut-arabisma, kaj la tradiciemaj monarkioj, ĝenerale kun ekonomiaj strukturoj preskaŭ-feudismaj aŭ rendimentismaj. La ĉefa naciisma araba ŝtato dum tiu periodo estis Egiptio, sekvita de proksime kaj konkurence kun Sirio (kun kiu tiu lasta por mallonge unuiĝis por formi novan ŝtategon Unuiĝinta Araba Respubliko en 1958-1961). La ĉefa konservisma monarkio estis Saudarabio, kun Jordanio (kaj dekomence Irako).

Kvankam teorie, preskaŭ ĉiuj la arabaj lndoj estis nealiancitaj landoj dum tiu periodo, en la praktiko, la naciismaj respublikoj, kun la rimarkinda escepto de Libano, estis aliancitaj de Sovetunio, kvankam la majoritato de ili subpremis la respektivajn komunistajn partiojn ene de siaj landoj, dum la konservismaj monarkioj ĝenerale ricevis militistan helpon de Usono.

La esprimo "Araba Malvarma Milito" estis stampita de la usona politiksciencisto kaj fakulo pri Mezoriento Malcolm Kerr, en sia libro de 1965 samnoma, kun postaj eldonoj.

Véase también[redakti | redakti fonton]