Buljonkubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malsamaj buljonaj kuboj, komencante kun tiu de la unua plano, kontraŭ horloĝdirekte: simpla buljona kubo (Maggi), buljonkubo (Maggi), buljona kubo de fiŝo (Knorr, Hispanio), bolpota buljonkubo (Maggi), legoma buljono bio (Rapunzel)

La buljonkubokubo de buljono (aŭ supkubo) estis inventita en la jaro 1870 de Claude Émile Théodore Urban. En la komenco, temis pri ekstrakto de viando. En 1908, Julius Maggi komencis sian surmerkatiĝon de buljono en formo de kubo, deshidratiga produkto. Hodiaŭ ekzistas malsamaj tipoj de kuboj, kiuj ne ĉiam enhavas viandon.

La ĉefaj ingrediencoj de buljonkubo estas: salo, maltodekstrino, gustamplifilo (glutamato, guanilato, inozinato aŭ ekstrakto de gisto), de oleo, de aromoj. Laŭ la produkto povas esti aldonitaj ekstraktoj de viando aŭ legomoj kaj sukero.

Kompense, la recepto de buljonkubo bio enhavas principe neniun gustamplifilon.

Ofte estas multe da salo en tiuj buljonkuboj, kontrolado en la etikedo estas utila.

Historio[redakti | redakti fonton]

Buljonkubo en metala skatolo.

La industria produktado de buljonkubo komencis en la jaro 1908 de la firmao Maggi (Svislando), de Oxo en 1910 kaj Knorr en 1912. Ili entenis inter 59-72% da salo.