Ambrose Burnside

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambrose Burnside
Persona informo
Ambrose Burnside
Naskiĝo 23-an de majo 1824 (1824-05-23)
en Liberty
Morto 13-an de septembro 1881 (1881-09-13) (57-jaraĝa)
en Bristol
Mortis per brustangoro vd
Tombo Swan Point Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater West Point vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Ambrose Burnside
Profesio
Okupo politikistooficiroentreprenistoinventistoverkisto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
Aktiva dum 1847– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ambrose Everett BURNSIDE (23a de Majo, 1824 – 13a de Septembro, 1881) estis usona militisto, industriisto pri fervojoj, inventisto kaj politikisto el Rod-Insulo. Li servis kiel Guberniestro de Rod-Insulo el 1866 ĝis 1869, kaj kiel Usona Senatano de Rod-Insulo el 1875 ĝis sia morto.

Generalo Burnside en kompleta uniformo.

Kiel Generalo de la Unia Armeo en la Usona Enlanda Milito de 1861–1865, li estris sukcesajn kampanjojn en Norda Karolino kaj Orienta Tenesio, same kiel kontraŭstaris la atakojn de la Konfederacia Generalo John Hunt Morgan, sed suferis katastrofajn malvenkojn en la Batalo de Fredericksburg kaj en la Batalo de la Kratero.

Lia distinga stilo de vangohararo iĝis konata en usonangla kiel "sideburns", derive el lia familinomo. En 1871, li iĝis la unua prezidanto de la National Rifle Association of America, kaj tenis tiun postenon ĝis 1872.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marvel, William. Burnside. Chapel Hill: University of North Carolina Press, 1991. ISBN 0-8078-1983-2.
  • Sauers, Richard A. "Ambrose Everett Burnside." En Encyclopedia of the American Civil War: A Political, Social, and Military History, edited by David S. Heidler and Jeanne T. Heidler. New York: W. W. Norton & Company, 2000. ISBN 0-393-04758-X.
  • Wilson, James Grant, John Fiske and Stanley L. Klos, eld. "Ambrose Burnside." En Appleton's Cyclopedia of American Biography. New Work: D. Appleton & Co., 1887–1889 kaj 1999.