Flago de la Araba Ribelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Araba Ribelo
flago
vdr
La flago de la araba ribelo levis sin sur la giganta masto en Akabo

La flago de la Araba Ribelo estas la flago uzita de la arabaj naciistoj dum la araba ribelo kontraŭ la Otomana Imperio dum la unua mondmilito. Ĝia desegno estas de tri horizontalaj strioj en nigra, verda kaj blanka koloroj kun aldono de ruĝa triangulo ligita al la masta flanko.

historio[redakti | redakti fonton]

La soldatoj de la araba armeo dum la ribelo svingas la flagon de la ribelo. 1916-1918

La flago estis projektita de Mark Sykes, brita diplomato, kun la celo antaŭenigi tutaraban konscion kaj tiel kontribui al la sukceso de la araba ribelo. [1] Kvankam la araba ribelo estis limigita kaj pli grava al la britoj ol al araboj mem, ĉi tiu flago sukcesis influi la projektadon de la naciaj flagoj de arabaj ŝtatoj, kiuj aperis post la fino de la milito.

La horizontalaj strioj reprezentas la kalifojn de la abasida (nigra), umajada (blanka) kaj fatimida dinastioj (verda) dum la ruĝa triangulo reprezentas la haŝemidan dinastion. Ĉi tiu kolorkombino estas konata kiel la koloroj de tutaraba naciismo.

La haŝemida dinastio estis aliancano de Britujo dum la jaroj de konflikto kun la Otomana Regno kaj post la fino de la milito la dinastio ekregis Heĝazon (regiono en la Araba Duoninsulo), Transjordanion, Sirion kaj Irakon.

En 1920, Granda Sirio disfalis, post pluraj monatoj da ekzisto, kaj la Haŝemidoj perdis sian regopovon, influon kaj potencon tie, la haŝemidoj estis forpelitaj de la Heĝazo-regiono post aneksado al Najad gvidita de Beit Saud en 1925 kaj en Irako ili estis forpelitaj de potenco per militista puĉo en 1958. Hodiaŭ la haŝemidoj restas en la potenco nur en la Regno Jordanio.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  1. William Easterly, The White Man's Burden, (2006) p. 295

Piednotoj[redakti | redakti fonton]