Duonpatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duonpatro estas ne-biologia vira patro edziĝinta al antaŭekzistinta patrino. Duonpatrino estas ne-biologia virina patrino edziĝinta al antaŭekzistinta patro.

Bo-duonpatro estas la duonpatro de la edz(in)o.

Kvankam malpli ofta en literaturo ol la malicaj duonpatrinoj, estas ankaŭ kazoj de malicaj duonpatroj, kiel en ferakontoj. En fikcio, malicaj duonpatroj estas Claudius en Hamlet (kvankam lia rolo kiel onklo estas pli emfazita), Walter Parks Thatcher en Citizen Kane (kvankam tio estas disoutata), Murdstone en David Copperfield de Charles Dickens, la Reĝo el la filmo Radio Flyer, kaj Gozaburo Kaiba (kiu adoptis Seto kaj Mokuba Kaiba) el Yu-Gi-Oh!, same kiel la filmo The Stepfather (La duonpatro). La filmo Sucker Punch montras sekse perforta duonpatro.[1]

En sia opero La Cenerentola, Gioacchino Rossini invertis la rakonton de Cindrulino por montri la protagonistinon subpremata de sia duonpatro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "clubhouses". Arkivita el la originalo la 22an de Januaro, 2014. Alirita la 11a de Januaro, 2013.