Michael Levitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Levitt
Nobel-premiito
Persona informo
Michael Levitt
Naskiĝo 9-an de majo 1947 (1947-05-09) (76-jaraĝa)
en Pretorio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-AfrikoUsonoIsraeloUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater King's College • Petrodomo • Universitato de Kembriĝo • Pretoria Boys High School vd
Profesio
Okupo fizikistobiologo • bioinformadikisto • kemiisto • akademiulo • pedagogo • universitata instruisto • biofizikisto • redaktoroverkisto vd
Laborkampo komputa biologio • biokomputiko • antaŭdirado pri proteina strukturo • yachting • aŭtomobila vetkuro • politiko • redaktado vd
Aktiva en Weizmann-a Scienca Instituto vd
Doktoreca konsilisto Bob Diamond • Shneior Lifson vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michael LEVITT (hebree מיכאל לויט; naskita la 9-an de majo 1947) estas sudafrike naskita juda biofizikisto kaj profesoro pri struktura biologio en Universitato Stanford, posteno kiun li okupis ekde 1987. Levitt honoriĝis per la nobelpremio pri kemio[1] de 2013, kune kun Martin Karplus kaj Arieh Warshel, pro "la disvolviĝo de multskalaj modeloj por kompleksaj kemiaj sistemoj".

Vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Michael Levitt estis naskita en Pretorio, Sudafriko, de juda familio, lia patro estis el Plungė, Litovio kaj lia patrino el Ĉeĥio. La familio translokiĝis al Anglio en 1962 kiam li estis 15-jara, kvankam li mem pasigis la jaron 1963 studante aplikatan matematikon ĉe la Universitato de Pretorio. Li estis studanto en la Reĝa Kolegio (King's College) de Londono, diplomiĝante kun bonega honorgrado en Fiziko en 1967.

En 1967, li vizitis Israelon la unuan fojon. Kune kun sia israela edzino, Rina, plurmedia artisto, li iris por studi en Kembriĝo, kie naskiĝis iliaj tri infanoj. Levitt estis doktoriĝanto pri komputila biologio ĉe la universitata kolegio Peterhouse ("Petrodomo") en Kembriĝo, kaj laboris en la tiuurba Laboratorio de Molekula Biologio de 1968 ĝis 1972, kie li disvolvis komputilan programon por studi la formojn de molekuloj, kiuj subtenis grandan parton de lia posta laboro.

En 1979, li revenis al Israelo kaj faris esploradon ĉe la Scienca Instituto Weizmann en Reĥovot, iĝante israela civitano en 1980. En 1986, li komencis instrui en Universitato Stanford, kaj de tiam dividis sian tempon inter Israelo kaj Kalifornio. [22] Li daŭrigis esploradon ĉe la universitata kolegio Gonville kaj Caius en Kembriĝo.

De 1980 ĝis 1987, li estis profesoro pri kemia fiziko ĉe la Scienca Instituto Weizmann en Reĥovot. Poste li funkciis kiel profesoro pri struktura biologio en Universitato Stanford, Kalifornio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]