Jenő Lelley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Lelley
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de marto 1870(nun 1870-03-03)
en Hungario Nyitranagykér (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 1949
en Ĉeĥoslovakio Bratislavo (Ĉeĥoslovakio)
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioHungario
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

Jenő Lelley [jenO lelei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lelley Jenő estis hungara advokato, politikisto. Lia filo estis János Lelley.

Jenő Lelley[1] naskiĝis la 3-an de marto 1870 en Nyitranagykér (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Veľký Kýr en Slovakio), li mortis en 1949 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Lelley akiris juran diplomon, poste li estis advokato en Nitro. Depost Traktato de Trianon li apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio kaj li komencis politikadi kiel unu el la deputitoj de la hungaroj en la ĉeĥoslovakia parlamento. Li fondis partion kaj li estis ties partiestro inter 1920-1925. Depost 1925 li ne estis signifa en la politika vivo. En 1935 li translokiĝis al Bratislavo kaj laboris en la juĝistaro. Post la 2-a mondmilito li estis deportita kaj liaj posedaĵoj estis konfiskitaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]