Interkonsento de Sankta Vendredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Interkonsento de Sankta Vendredo (en angla Good Friday Agreement (GFA) aŭ Belfast Agreement (irlande Comhaontú Aoine an ChéastaComhaontú Bhéal Feirste; en Ulster-skota dialekto: Guid Friday GreeanceBilfawst Greeance),[1] estas paro de interkonsentoj subskribitaj en la 10a de Aprilo 1998 kiu finigis plej el la violento de the Troubles, nome politika konflikto en Norda Irlando kiu komplikiĝis ekde la fino de la 1960-aj jaroj. Ĝi estis la plej grava okazaĵo en la Nordirlanda pacprocezo de la 1990-aj jaroj. La nuntempa registarsistemo de Norda Irlando estas bazita sur la interkonsento. La Interkonsento ankaŭ kreis nombrajn instituciojn inter Norda Irlando kaj la Respubliko Irlando, kaj inter la Respubliko Irlando kaj Unuiĝinta Reĝlando.

Aferoj pri suvereneco, civilaj kaj kulturaj rajtoj, malarmado, malmilitigo, justico kaj polico estis kernaj en la interkonsento.

La interkonsento estis aprobita de la voĉdonantoj tra la tuta insulo Irlando en du referendumoj okazintaj la 22an de Majo 1998. En Norda Irlando, oni demandis al voĉdonantoj ĉu ili subtenas la mult-partian interkonsenton. En la Respubliko Irlando, oni demandis al voĉdonantoj ĉu ili rajtigas la ŝtaton subskribi la interkonsenton kaj permesas la necesajn konstituciajn ŝanĝojn (Deknaŭa Amendo de la Konstitucio de Irlando) por faciligi ĝin. La civitaoj de ambaŭ jurisdikcioj devis aprobi la interkonsenton por validigi ĝin.

La Brit-Irlanda Interkonsento ekvalidiĝis la 2an de Decembro 1999. La Demokratia Uniisma Partio (DUP) estis la nura grava politika grupo en Norda Irlando kiu opoziciis la Interkonsenton de Sankta Vendredo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]