Predikatkalkulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Logiko de la unua ordo, nomata ankaŭ predikatlogikopredikatkalkulo, estas formala sistemo konstruita por studi la inferencon en lingvo de la unua ordo.[1]​ La logikaj lingvoj de la unua ordo estas, siavice, formalaj lingvoj kun kvantoroj aplikataj al nur objektaj variabloj kaj kun predikatoj kaj funkcioj, kies argumentoj estas nur objektaj konstantoj aŭ objektaj variabloj.[2]

La logiko de la unua ordo havas esprim-povon superan al tiu de la propozicia logiko.

Logiko de supera ordo estas formo de predikatkalkulo kiu estas distingata de la unuaranga logiko pere de aldonaj kvantigiloj (de supera ordo) kaj, foje, per pli forta semantiko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simon Blackburn (eld.). «first-order logic». The Oxford Dictionary of Philosophy. Oxford University Press. Konsultita la 13an de Majo 2021.
  2. Simon Blackburn (eld.). «first-order language». The Oxford Dictionary of Philosophy. Oxford University Press. Konsultita la 13an de Majo 2021.