László Telegdy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Telegdy
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de junio 1886(nun 1886-06-15)
en Hungario Mezőtelegd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 5-an de aprilo 1942
en Hungario Kolozsvár (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo verkisto de nefikcio • agronomo
vdr

László Telegdy [lAslO telegdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Telegdy László estis hungara agronomo, altlerneja instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis mezőtelegdi kaj pusztaújlaki [pustaUjlaki].

László Telegdy[1] naskiĝis la 15-an de junio 1886 en Mezőtelegd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Tileagd en Rumanio), li mortis la 5-an de aprilo 1942 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, nuntempa Cluj en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Telegdy maturiĝis en premonstrata gimnazio en Nagyvárad, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár). Post la diplomo li laboris en sia bieno en sia naskiĝloko. Inter 1920 kaj 1940 li apartenis al Rumanio pro Traktato de Trianon. En tiu periodo li partoprenis en hungaraj agronomiaj organizaĵoj. Ekde 1936 li okupiĝis nur pri la agrikulturaj movadoj, li estis inspektoro kaj pli malofte li kontribuis artikolojn kaj instruis en kursoj. Li havis postenon ankaŭ en la kalvinana eklezio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]