Martha von Sabinin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martha von Sabinin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1831 (1831-05-30)
en Kopenhago
Morto 14-an de decembro 1892 (1892-12-14) (61-jaraĝa)
en Jalto
Tombo Polikura tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto • flegisto
vdr

Martha von SABININ (Марфа Степановна Сабинина) (naskiĝinta la 30-an de majo 1831 en Kopenhago, mortinta la 26-an de decembro 1892 en Jalto[1][2] estis rusa komponistino kaj pianistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maria von Sabinin estis filino de la rusa-ortodoksa arkipresbitero Stefan Sabinin en Vajmaro kaj Aleksandra Timofejevna Sabinina, nask. Veŝĉeserova. Ŝi studis muzikon ĉe Robert kaj Clara Schumann, Peter Cornelius kaj Franz Liszt. Ŝi estis instruistino muzika en Vajmaro inter 1854 kaj 1860. Krome ŝi dungitis kiel kortega muzikpedagogino por la infanoj de caro Aleksandro la 2-a en Sankt-Peterburgo inter 1855 kaj 1881.

Maria von Sabinin laboris en malsanulejo inter 1876 kaj 1878 dum la Rusa-turka milito kiel flegistino. Poste ŝi frokuliĝis ĉe la fratinoj de la mizerikordo.[3] Martha iĝis abatino kaj fondis mem hospitalojn. Krome ŝi kultivis vinon kaj elpremis vinberan sukon tiom bonan, ke ŝiaj vinspecoj estis honoritaj per oraj kaj arĝentaj medaloj en Odeso kaj Jalto.[4] Ekde 1880 ŝi verkis el taglibro sia rememorojn.[5] Finfine ŝi mortis en 1892 sur Krimeo.[6] Sur malnova desegnaĵo videblas ordenoj kiujn ŝi ricevis por servoj siaj el kiuj unu estis tre verŝajne la Rusa ordeno de Sankta Katerino.

El la serio Virinoj en muziko[redakti | redakti fonton]

Martha von Sabinin (aŭ ruse Marta Stepanovna Sabinina) (1831-1892) estis rusa komponistino kaj pianisto, naskita en Danio kiel filino de Stefan Sabinin, rusa ortodoksa pastro. Ŝi kreskis en Vajmaro, sed pasigis duonon de sia vivo en Rusio.

Martha heredis sian muzikecon de sia patrino, kiu kunportis ŝin regule ekde la dek jaraĝo al koncertoj kaj al la Korusa Societo. La unuajn pianolecionojn ŝi ricevis de Gustav Kellner kaj Ulrike Wolf. La orgenisto Johann Gottlob Zöpfer instruis al ŝi muzikteorion.

La deknaŭ-jara Martha vojaĝis al Leipzig kaj Duseldorfo por preni lecionojn ĉe Clara Schumann. Monatojn poste ŝi unuafoje ludis en publika koncerto, kiam “la studentoj de Clara Schumann, Martha von Sabinin, Nanette Falk kaj Karoline Dupré prezentis unu el la konĉertoj de Bach por tri pianoj” (1851). En Leipzig ŝi kantis ankaŭ en la Korusa Kantsocieto, gvidata de Clara Schumann. Pri sia renkontiĝo kun Clara kaj Robert Schumann, Martha Sabinin lasis kelkajn interesajn notojn kiuj unue estis publikigitaj en la germana en 1997.

Post ŝia reveno al Vajmaro ŝi donis pianolecionojn kaj private kaj ĉe instituto por junaj nobelulinoj; ŝi formis kvarteton de kanto kiu poste iĝis ŝia privata koruso kaj ŝi laboris kiel pianinstruisto ĉe la Vajmara Kortego, kie ŝi ricevis titolon kiel Kortega Pianisto.

Franz Liszt ofertis al ŝi preni lecionojn de li kaj de sia studento Peter Cornelius. Tio okazis dum 7 jaroj dum kiuj Franz Liszt ludis kvarmanajn pianpecojn kun ŝi; li parolis kun ŝi pri siaj komponaĵoj kaj li pasigis al ŝi kelkajn el siaj studentoj. Kiam Martha von Sabinin komencis komponi en la dua duono de la 1850-aj jaroj, la majstro reviziis ŝiajn verkojn antaŭ sendi ilin al eldonisto.

Martha von Sabinin publikigis entute 22 kanzonojn kaj baladon por voĉo kaj piano, du kanzonojn bazitajn sur tekstoj de la rusa poeto Fjodor Tjutĉev, kaj ankaŭ kolekton de dek unu pianpecoj.

La peco "Franciska kanto" (Franziskus-Lied) por koruso, akompanita per piano kaj harpo, kun ŝia propra teksto estis unuafoje prezentita en Vajmaro en 1857. Poste ankaŭ Franz Liszt kreis korusverkon "Al Sankta Francisko de Paola" kun Teksto de Martha Sabinin. Aliaj manuskriptoj kaj la skizoj de opero hodiaŭ devas esti konsiderataj perditaj.

La koncertoj kiel virtuoza pianisto kaj en Germanio kaj Rusio montris ke Martha Sabinin konscie celis okupiĝi pri kariero kiel profesia muzikistino. Sed ŝi estis nomumita kortega muzikinstruisto de la filoj de la Caro Aleksandro la 2-a en Sankt-Peterburgo (1860). Tiu granda honoro kiel estis labori por la rusa reganta familio, signifis aliflanke, la finon de ŝia publika muzika vivo, ĉar ne estis permesite al ŝi praktiki kiel koncertistino.

Fermita la ebleco koncerti, ŝi turnis siajn paŝojn al sociaj agadoj: ŝi kampanjis kaj konkretigis la kreadon de la Rusa Sekcio de la Ruĝa Kruco; dum la Franca-Prusa Milito, kaj dum la Rusa-Turka Milito ŝi translokiĝis al la trafitaj areoj por prizorgi pri hospitaloj kaj ambulatoriaj klinikoj. Pro tiuj aktivado kaj volontulado en militmalsanulejoj ŝi ricevis entute ses medalojn.

Poste Martha Sabinin translokiĝis al Krimeo kie ŝi dediĉis sin al bonfaraj kaj pastorecaj agadoj. Ŝi eniris monaĥejon, kaj fariĝis abatino. Ŝi komencis la konstruadon de hospitalo kaj preĝejo, gvidis la rilatan komunumon, fariĝis prospera vinberkultivisto kaj verkis memuarojn.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 168 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Fischermädchen, op. 1 (Acht Lieder) no. 6 (teksto: Heinrich Heine)
  • Das ist ein Brausen und Heulen, op. 1 (ok kantoj) no. 7 (teksto: Heinrich Heine)
  • Ich hab' dich geliebt und liebe dich noch, op. 1 (ok kantoj) no. 8 (teksto: Heinrich Heine)
  • An den heiligen Franziskus von Paula; ĥoralo, libreto, muziko de Franz Liszt

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]