Anton Wittmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Wittmann
Anton Wittmann ĉirkaŭ 1830
Anton Wittmann ĉirkaŭ 1830
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1771 (1771-03-26)
en St. Bernhard-Frauenhofen
Morto 31-an de aŭgusto 1842 (1842-08-31) (71-jaraĝa)
en Třeboň
Tombo Óvár Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo • advokatoterkultivistoaŭtoro
vdr

Anton Wittmann [vitman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wittmann Antal estis aŭstra advokato, agronomo, altlerneja instruisto longe vivanta en Hungario. Lia nobela antaŭnomo estis denglázi de 1818 aŭ 1824.

Reliefo pri Anton Wittmann

Anton Wittmann[1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1770 (aŭstra fonto mencias alian datenon) en St. Bernhard-Frauenhofen (Malsupra Aŭstrio, Aŭstra Imperio), li mortis la 31-an de aŭgusto 1842 en Wittingau (Bohemio, Aŭstra Imperio, nuntempa Třeboň en Ĉeĥio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anton Wittmann akiris juran diplomon, poste li specialiĝis pri agraraj aferoj. Inter 1801–1811 li estis biena administranto kaj ankaŭ interesiĝis pri bredado de ŝafoj. En 1813 li ricevis altan postenon en princa bieno kaj li translokiĝis al Magyaróvár. Tie li kreis imponan bienon kaj konsento de la princo li establis Ekonomian Superan Privatan Instituton. (Tiu edukejo nuntempe estas universitata fakultato.) Wittmann estis la unua instruisto, ankaŭ rektoro inter 1818 – 1834. Post morto de la princo li forlasis Hungarlandon, sed laŭ lia deziro li estis entombigita en Magyaróvár.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Landwirthschaftliche Blätter den Zöglingen der Bildungs-Anstalt in Ungarisch-Altenburg gewidmet (1820)
  • Landwirthschaftliche Hefte (9 libretoj, 1823-1833)
  • Beiträge zur Beantwortung der Frage: Wie soll man Güter-Verwaltungen deren landwirthschaftliche Cultur-Unternehmungen und ihre Erfolge beurtheilen (1842)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • reliefo, busto kaj parko en Mosonmagyaróvár
  • universitata lernejo portas la nomon "Wittmann Antal"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]