Vaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vaĝo
hindua dio • virdio
Informoj
Sekso vira
Patro Kashyapa
Patrino Aditi
Gefratoj Ādityas
Infanoj HanumanoBimo
vdr

Vaĝo, VaĝuoVayu (sanskrita prononco [|ʋaːjʊ], sanskrite वायु, IAST Vāyu) estas unuaranga Hindua diaĵo, nome senjoro de la ventoj same kiel diaĵo de spiro kaj spirita patro de Hanumano kaj Bimo. Li estas konata ankaŭ kiel Anila ('aero, vento'), Vyāna ('aero'), Vāta ('aera elemento'), Tanuna ('la vento'), Pavana ('la puriganto'),[1] kaj foje Prāṇa ('vivoforto').

Skulptaĵo de Vaĝuo, en la templo Gokarneŝŭor Mahadev Temple, Gokarna, Katmanduo.

Barata verkisto Vanamali diras, "Viŝnuismaj aŭ sekvantoj de Viŝnu, kredas, ke la venta dio Vaĝuo trapasis tri reenkarnigojn por helpi la Senjoron Viŝnu. Kiel Hanumano li helpis Rama, kiel Bimo, li helpis Kriŝna, kaj kiel Madhva (1238 - 1317) li fondis la Viŝnuisman sekton nome Dvaita".[2] Hindologo kaj verkisto G. R. Sholapurkar diras, "Oni diras, ke la filozofio proponita de Madhva estis origine transigita de Vaĝuo al lia filo Hanumano, kiu donis ĝin al Bimo kaj finfine estis ricevita de Anand Teertha aŭ Madhva.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eva Rudy Jansen; Tony Langham (1993), The book of Hindu imagery: The Gods and their Symbols, Binkey Kok Publications, (ISBN 978-90-74597-07-4), https://books.google.com/books?id=1iASyoae8cMC, "God of the wind ... also known as Vata or Pavan ... exceptional beauty ... moves on noisily in his shining coach ... white banner ..." 
  2. Vanamali 2010, p. 14.
  3. Sholapurkar 1992, p. 308.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]