Paperpecigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paperpecigilo

Paperpecigilopaperdistranĉilo estas aparato kiu dispecetigas paperon tiel ke la teksto ne plu legeblu. Abbot Augustus Low estas konsiderata kiel la inventinto de la paperpecigilo.

Ĝenerale ĝi povas pecetigi kelkajn A4-paĝojn samtempe, sed ekzistas ankaŭ pli grandaj ekzempleroj. La maŝino pecetigas la paperon tranĉante ĝin laŭlonge en striojn. Pli multekostaj distranĉiloj ankaŭ tranĉas la paperon laŭlarĝe.

La celo estas ke nedezirata reuzado de la informo aŭ dokumento estu malprofita al la koncerna instanco, ĉu entrepreno, institucio aŭ ajna organiza aŭ jura persono. Tio plej gravas kiam temas pri datumoj pri bankaj numeroj, pasvortoj, ŝtataj aferoj, milita aŭ spiona informaro, persona informo ktp.