Stokholma Konvencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stokholma Konvencio
emblemo
Ŝtataj membroj de la Stokholma Konvencio en 2020.
Ŝtataj membroj de la Stokholma Konvencio en 2020.
traktato
Komenco 2001
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Stokholma Konvencio pri Persistaj Organaj Poluaĵoj (angle Stockholm Convention on Persistent Organic Pollutants) estas internacia primedia traktato, subskribita en 2001 kaj ekvalidigita ekde Majo 2004, kiu celas forigi aŭ malpliigi la produktadon kaj uzadon de Persistaj organaj poluaĵoj (POP-oj).

En Septembro 2019, estas 184 partioj en la Konvencio (183 ŝtatoj kaj la Eŭropa Unio).[1] Rimarkindaj ne-ratifantaj ŝtatoj estas Usono, Israelo, Malajzio kaj Italio.

La Stokholma Konvencio estis adoptita en la juro de la EU per la Regulo (EC) No 850/2004.[2] En 2019, tiu lasta estis anstataŭita de Regulo (EU) 2019/1021.[3]

Ŝlosilaj elementoj de la Konvencio estas la postulo ke disvolvigitaj landoj havigu novajn kaj aldonajn financajn rimedojn kaj decidojn por nuligi la produktadon kaj uzadon de intence produktitaj POP-oj, forigi intence produktitajn POP-ojn kiam eblas, kaj administri kaj disponi pri la rubo de POP-oj en mediprotekta maniero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. United Nations Treaty Collection: CHAPTER XXVII – ENVIRONMENT – 15. Stockholm Convention on Persistent Organic Pollutants
  2. REGULATION (EC) No 850/2004 OF THE EUROPEAN PARLIAMENT AND OF THE COUNCIL of 29 April 2004 on persistent organic pollutants and amending Directive 79/117/EEC. Alirita 12a de Aprilo 2018.
  3. REGULATION (EU) 2019/1021 OF THE EUROPEAN PARLIAMENT AND OF THE COUNCIL of 20 June 2019 on persistent organic pollutants (recast) (25a de Junio 2019). Alirita 27a de Septembro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]