Josiah C. Nott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josiah C. Nott
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1804 (1804-03-31)
en Suda Karolino
Morto 31-an de marto 1873 (1873-03-31) (69-jaraĝa)
en Mobile
Ŝtataneco Usono
Alma mater Perelman School of Medicine at the University of Pennsylvania
Okupo
Okupo antropologo • kuracisto
vdr

Josiah Clark NOTT (31a de Marto, 1804 – 31a de Marto, 1873) estis usona kuracisto kaj antropologo. Li studis la etiologion (kaŭzo) de la flava febro. Li apogis la sklavecon kaj engaĝiĝis en frenologio.

Nott, kiu posedis sklavojn, uzis sian sciencan reputacion por defendi la institucion de sklaveco. Li postulis, ke "la negro atingas sian plej grandan perfekton, kaj fizikan kaj moralan, kaj ankaŭ plej grandan vivodaŭron, en stato de slkaveco".[1] Nott estis influita de la rasteorioj de Samuel George Morton (1799–1851), unu el la inspirantoj de la fizika antropologio. Morton kolektis centojn da homaj kranioj el la tuta mondo kaj klopodis klasigi ilin. Morton estis inter la unuaj kiuj postulis eblon juĝi la intelektan kapablon de raso pere de la krania grandenhavo (nome mezuro de la volumo de la interno de kranio). Granda kranio enhavus grandan cerbon kaj altan intelektan kapablon, kaj malgranda kranio indikus malgrandan cerbon kaj malpliigitan intelektan kapablon. Studante tiujn kraniojn li venis al la konkludo de poligenismo, nome ke ĉiu raso havas apartan devenlokon.

Nott diskonigis teoriojn ke la moskito estas vektoro por malario, subtenitaj de John Crawford kaj lia samtempulo Lewis Daniel Beauperthy.[2] Oni konsideras lin kiel la unua kiu aplikis la insektovektoran teorion al la flava febro, poste grava sanproblemo en Sudameriko.[3] En sia verko de 1850 nome Yellow Fever Contrasted with Bilious Fever li atakis la tiam hegemonian miasmoteorion. Nott perdis kvar el siaj filoj por la flava febro en unu semajno en Septembro 1853.[4]

Sekvantoj de Morton, partikulare Nott kaj George Gliddon (1809–1857) en sia monumenta omaĝo al la verkaro de Morton, nome Types of Mankind (1854), lanĉis la ideojn de Morton eĉ transen kaj postulis kaj apogis liajn trovojn kiuj defendis la nocion de poligenismo, nome ke la homaro devenas el diferencaj praulaj stirpoj; tio estas la antaŭaĵo de la multregiona hipotezo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Horsman, Reginald (3a de Oktobro, 2011). "Josiah C. Nott". The Encyclopedia of Alabama. Alabama Humanities Foundation.

Horsman, Reginald (1987). Josiah Nott of Mobile: Southerner, Physician, and Racial Theorist. Baton Rouge: Louisiana State University Press. ISBN 978-0807113660. Keel, Terence. (2018). Divine Variations: How Christian Thought Became Racial Science. Stanford, Cali.: Stanford University Press. Peterson, Erik L. (2017). "Race and Evolution in Antebellum Alabama: The Polygenist Prehistory We'd Rather Ignore." In: C.D. Lynn et al. (eld)., Evolution Education in the American South, 33–59. New York: Palgrave Macmillan. DOI: 10.1057/978-1-349-95139-0_2.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dewbury, Adam (Januaro 2007), "The American School and Scientific Racism in Early American Anthropology", en Darnell, Regna; Gleach, Frederic W. (eld.), Histories of Anthropology Annual, 3, p. 141–142, ISBN 978-0803266643
  2. Chernin E (November 1983). "Josiah Clark Nott, insects, and yellow fever". Bulletin of the New York Academy of Medicine. 59 (9): 790–802. PMC 1911699. PMID 6140039.
  3. "Josiah Clark Nott, M.D. (1804-1873)". Alabama Healthcare Hall of Fame. Arkivita el la originalo en 2008-07-23. Alirita en 2008-02-20.
  4. Downs, WG (Aprilo 1974). "Yellow fever and Josiah Clark Nott". Bulletin of the New York Academy of Medicine. 50 (4): 499–508. PMC 1749383. PMID 4594855.