William C. Gorgas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William C. Gorgas
Persona informo
Naskonomo William Crawford Gorgas
Naskiĝo 3-an de oktobro 1854 (1854-10-03)
en Mobile
Morto 3-an de julio 1920 (1920-07-03) (65-jaraĝa)
en Londono
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Sewanee: The University of the South • St. Andrew's-Sewanee School
Familio
Patro Josiah Gorgas
Patrino Amelia Gayle Gorgas
Okupo
Okupo kuracisto • armea kirurgo
vdr

William Crawford GORGAS (3a de Oktobro, 1854 – 3a de Julio, 1920) estis usonarmea kuracisto kaj 22a San-Generalo de la usona armeo dum la Unua Mondmilito (1914–1918). Li estas plej bone konata pro sia laboro en Florido, Havano kaj en la Panama Kanalo luktante kontraŭ la disvastigon de la flava febro kaj de la malario kontrolante la moskitojn kiuj transigas tiujn malsanojn. Tiame, lia strategio estis ricevita per konsiderinda skeptikismo kaj eĉ opozicio al la higienaj reguloj. Tamen, la reguloj kiujn li metis en praktiko kiel estro de la Sanitara Komisiono de la Panama Kanalzono savis la vivon de miloj de personoj kaj kontribuis al la sukceso de la kanalkonstruado.

Maj. Gen. William C. Gorgas, honorita per poŝtmarko de la Zono de la Kanalo de Panamo.

Li estis georgisto kaj argumentis, ke la adoptado de la popular 'Sola Imposto' defendita de Henry George estus vojo por havigi sanitarajn vivkondiĉojn, speciale por malriĉuloj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1920) The Great Adventure, Volume 4. Great Adventure League.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ashburn, P.M., History of the Medical Department of the U.S. Army, 1929.
  • Gibson, John M., Physician to the World: The Life of General William C. Gorgas, Durham, North Carolina: Duke University Press, 1950.
  • Gorgas, Marie kaj Burton J. Hendrick, William Crawford Gorgas: His Life and Work, New York: Doubleday, 1924.
  • Phalen, James M., "Chiefs of the Medical Department, U.S. Army 1775–1940, Biographical Sketches," Army Medical Bulletin, No. 52, April 1940, pp. 88–93.
  • Wilson, Owen (Julio 1908). "The Conquest Of The Tropics: How Col. Gorgas's Sanitary Work At Panam Has Proved The Possibility of Beautiful Tropical Residence". The World's Work: A History of Our Time. XVI: 10432–10445. Alirita la 30an de Majo 2021.
  • Endorsements, Resolutions and other Data in Behalf of the Nomination of Dr. William Crawford Gorgas for Election to the New York Hall of Fame for Great Americans, 2 vol., Birmingham: Gorgas Hall of Fame Committee, 1950.