Germana genocido de hereroj kaj namoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leŭtenanta Generalo Lothar von Trotha.
Theodor Leutwein (side maldekstre), Zacharias Zeraua (2a el maldekstre) kaj Manasseh Tyiseseta (side, kvara el maldekstre), en 1895.
Nama kapitano Hendrik Witbooi.
Theodor Leutwein toste kun Hendrik Witbooi en 1896.
Germana Schutztruppe batale kontraŭ Hereroj en pentraĵo de Richard Knötel.
Centra figuro Leŭtenanta Generalo Lothar von Trotha, Oberbefehlshaber (Suprema Komandanto) de la fortoj en Germana Sudokcidenta Afriko, en Keetmanshoop dum la Herero ribelo, 1904.

Germana genocido de afrikaj popoloj estis brutala subpremado fare de la trupoj de Germana Imperiestra Regno de la ribelo de Hereroj kaj Namoj, kio estas konsiderata unua genocido de la 20-a jarcento kaj inkluzivis masakrojn, malliberigon en koncentrejoj, morton de malsato kaj venenadon de akvoputoj. Ankaŭ Boŝmanoj estis subigitaj al reprezalioj.

La genocido okazis en la jaroj 1904–1907 en Germana Sudokcidenta Afriko (hodiaŭa Namibio) dum la tiel nomata konkuro pri Afriko. Tio alkondukis al preskaŭ tuta ekstermo de hereroj, kies nombro malgrandiĝis dum la konflikto-periodo de 80 mil ĝis ĉ. 15 mil "malsatigitaj rifuĝintoj", do 80 procentoj de la loĝantaro hereroj pereis. Fine de 1905 la ribelon estigis ankaŭ namoj, kiun trafis la sama sorto, 10 000 membrojn de la tribo pereis (50 procentoj de la populacio).

Eksplodo de la ribelo[redakti | redakti fonton]

Januare 1904 membroj de la gento hereroj sub gvido de Samuel Maharera ekribelis kontraŭ germana kolonia ekspansio al terenoj de ili loĝataj. La ribelantoj atakis setlejojn de germanaj koloniistoj, mortigante pli ol 100 personojn, en tio virinojn. Dum la unuaj semajnoj supereco de hereroj estis evidenta. Ili ekminacis ankaŭ la ĉefurbon de Germana Sudokcidenta Afriko – Vindhuko.

Aŭguste 1904 en Afriko alteriĝis sendita de Eŭropo 15-mila germana ekspedicia korpuso, kies generalo Lothar von Trotha, eldonis unuan dokumentitan ordonon de la genocido. Trotha anoncis, ke: "mia politiko konsistas en uzo de la forto, ekstrema teroro, kaj eĉ de krueleco". En decida batalo de Waterberg germanoj venkis ribelantojn. Trotha intence permesis al batalantaj hereroj eskapi la ĉirkaŭigon kune kun akompanantaj al ili familioj. Poste forpuŝis ilin al rando de la dezerto Omaheke (okcidenta branĉo de Kalaharo), samtempe blokante aliron al akvofontoj.

Ekstermado[redakti | redakti fonton]

Post forpuŝo de hereroj al dezertaj terenoj Trotha ordonis legi al ili la proklamon, en kiu anoncis ke ili perdis statuson de subigitoj de la Germana Imperiestro kaj devas forlasi la terenojn de Germana Sudokcidenta Afriko. Samtempe minacis, ke ĉiu herero, kiu postrestos sur teritorio de la kolonio estos mortigita – sendepende de aĝo aŭ sekso. Dum konversacioj kun guberniestro de Germana Sudokcidenta Afriko Trotha ne malkaŝis, ke lia celo estas la tuta ekstermo de la ribelinta popolo.

Dum du monatoj hereroj mizerege vivis sur la dezerto Omaheke. Germanaj trupoj blokis aliron al fontoj de la akvo kaj mortigis ĉiun, kiu provis alproksimiĝi al ili. Rezulte de tio miloj de hereroj pereis pro malsatego kaj soifo. Pro influo de protestoj flanke de la germana kaj internacia publika opinio la imperiestro Vilhelmo la 2-a ordonis ĉesigon de la reprezalioj. Malgraŭ direktivoj el Berlino, Trotha daŭrigis sian politikon. Restantaj ĉe la vivo estis lokigitaj en trudlaborejoj, kie estis markitaj per literoj GH (germane: Gefangene Herero, malliberigita herero). Ili estis devigitaj labori ĉe fervojlinio de la Golfo de Lüderitz ĝis Keetmanshoop, kaj germanaj koloniistoj ne malofte ilin murdis kaj perfortis. Antaŭ ĉio nekapablaj labori estis mortigitaj per bajonetoj, por ŝpari municion. Granda parto de militkaptitoj estis lokigita apud la urbo Lüderitz, kie troviĝis unu el la unuaj ekstermejoj en la mondo. Tie mortis ĉ. 3500 afrikanoj.

En Namibio germanaj kuracistoj Eugen Fischer, Fritz Lenz, Erwin Baur kaj Hugo Bofinger gvidis rasajn eksperimentojn. Germanaj sciencistoj en ili analizis 778 kapojn de hereroj kaj namoj, detranĉitaj de la militkaptitoj, kaj servantaj kiel sciencaj helpiloj en pseŭdosciencaj prilaboraĵoj rilataj al teorio kaj higieno de rasoj.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Rezulte de la konflikto laŭ diversaj pritaksoj pereis de 24 ĝis pli ol 100 mil hereroj kaj 10 mil namoj. Post fino de la ribelo postrestis apenaŭ 15 mil hereroj. Ili estis tute senposedigitaj, subigitaj al polica kontrolo kaj trudlaborigitaj en farmoj apartenantaj al blankaj koloniistoj. Unu kvaronon oni deportis al aliaj regionoj de Germana Sudokcidenta Afriko aŭ al aliaj germanaj koloniaj bienoj en Afriko.

La genocido konsistis en kondamno de la tuta socio al la certa morto pere de forpelo al la dezerto Namibo kaj blokado de alireblo al nutraĵo kaj akvofontoj.

Germana Trakto[redakti | redakti fonton]

Samtempe kun tiu ĉi genocido, la ribelo Maji Maji eksplodis en orienta Afriko (1905-1907). La germanoj reagis per ĉi tiu ribelo severe kaj ilia respondo rezultigis la morton de 100.000 - 200.000 homoj.

En 1985 subkomisiono pri homrajtoj ĉe UN publikigis t.n. Raporton de Whitaker, kiu difinis la eksterminadon de la gentoj hereroj kaj namoj el Sudokcidenta Afriko kiel la unua genocido de la 20-a jarcento en la mondo.

En 1998 germana prezidanto Roman Herzog vizitis Namibion ​​kaj esprimis penton sed ne oficiale pardonpetis.

Samtempe Germanio rifuzis pagi kompenson, sed donis al Namibio multe da helpo (la plej granda en Afriko, pokape). Inter 1990 kaj 2004, Germanio transdonis ĉirkaŭ duon miliardonon da eŭroj.

Nur en 2004, okaze de la 100a datreveno de la ribelo, la registaro de Germanio agnoskis sian respondecon pro la eventoj kaj oficiale petis pardonon. Specife, la germana ministro pri monda disvolviĝo kaj helpo Heidemarie Wieczorek-Zeul pardonpetis nome de la germana registaro, deklarante ke: "Ni germanoj akceptas nian historian kaj moralan respondecon kaj kulpon". [1] En 2005 la germana disvolva helpa ministro anoncis, ke Germanio pretas transdoni 20 milionojn da eŭroj ĉiujare ĝis 2016. [2]

En 2021, Germanio oficiale agnoskas la genocidon kaj anoncas, ke ĝi donos monan kompenson de 1,1 miliardo da eŭroj al Namibio por disvolvaj celoj[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dokumenta filmo Namibia. Genocide and the Second Reich de reĝisoro David A. Olusoga, 2005
  • Rilatanta al ĝi verko: Extermination Order en muzikalbumo Wanderer de la germana muzikgrupo Heaven Shall Burn, 2016
  • D. Olusoga, C.W. Erichsen, Zbrodnia Kajzera (Krimo de Imperiestro), Wielka Litera, 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]