József Bakody (aktoro)
József Bakody | |
---|---|
József Bakody | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de majo 1938 en Pápa |
Morto | 13-an de decembro 2023 (85-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
József Bakody [jOĵef bakodi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakody József estis hungara aktoro. Lia familia nomvarianto estis Bakodi.
József Bakody[1][2] naskiĝis la 2-an de majo 1938 en Pápa, li mortis la 13-an de decembro 2023.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Bakody aperis dum serĉado de talentoj en Teatro Petőfi (Veszprém) en 1962, li tuj ricevis stipendion ĉe la teatro. Li debutis en la sama jaro en la menciita teatrejo, kie li ludis inter 1963-1990. Lia sekva stacio estis Teatro Gárdonyi Géza dum jardeko, poste 4 jarojn en Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), fine li revenis al Teatro Veszprém. Li ricevis premion en 1992 kaj titolon "eterna membro de Teatro Veszprém".
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Vidékiek - kelnero (debuto, 1962)
- William Shakespeare:
- Epifanio... - Nemes Keszeg András
- Somermeznokta sonĝo - Ösztövér
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - pluraj epizodaj roloj
- Imre Kálmán: A montmartre-i ibolya - barono Rotschild
- András Sütő: Anyám könnyű álmot ígér - avo
Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- A szívroham (televizia, 1964)
- Holnap lesz fácán (1974)
- A pacsirta (televizia, 1987)
- Patika (televizia, 1995)
- Capitaly (televizia, 2002)