Mezamerikaj skribsistemoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de la Bloko de Cascajal kun 62 signobildoj.

La mezamerikaj skribsistemoj estas originalaj skribsistemoj de la popoloj kiuj loĝis en Centrameriko dum la epoko de Antaŭkolumba Ameriko, kiuj estis uzitaj por registri gravajn okazaĵojn en la disvolvigo de tiuj popoloj. Same kiel Mezopotamio kaj Ĉinio, Centrameriko estas unu de la lokoj ne kiuj la disvolvigo de la skribo okazis tute sendepende. La skribsistemoj de la mezamerikaj popoloj - aŭ almenaŭ la sistemoj kiujn oni sukcesis deĉifri almenaŭ parte ĝis nun — kombinas logogramojn kun elementoj silabenhavaj, pro kio ne eblas la kvalifikon de hieroglifa skribsistemo. La arkeologia esplorado dokumentis la ekzistadon de malpli ol deko de diferencaj antaŭkolumbaj skribsistemoj en Centrameriko, kvankam la mankoj de metodoj por la datado malfacilegas la determinon por scii kiu estas la plej antikva, kaj tial determini kiu utilis kiel bazo por la disvolvigo de la ceteraj.

La plej bone konata el tiuj indiĝenaj skribsistemoj estas la majaa skribo de la klasika periodo. Kelkaj fragmentoj de la literaturo de la antaŭkolumba Centrameriko estis konservitaj pere de la uzado de la latina alfabeto de la hispana lingvo en la transkribado de la parolaj tradicioj de la popoloj kiuj loĝis en la tempo de la konkero. Tiuj transkribaĵos estis faritaj en kelkaj okazoj — kiel ĉe la Popol Vuh de la kiĉeoj de Gvatemalo aŭ la tekstoj de la informantoj de Sahagún en la Centro de Meksiko — en la lingvoj de la propraj indiĝenoj, kio permesis scii ion pri kiaj estis tiuj lingvoj en la tempo de la konkero, sed sen rilato al eblaj skribsistemoj. En tiu tempo ankaŭ oni detruis nombrajn mezamerikajn kodeksojn — kiel dum la Aŭtodafeo de Maní, kie Diego de Landa bruligis ĉirkaŭ 27 jukatanajn kodeksojn; aŭ ĉe la kazo de Juan de Zumárraga kiu ordonis la detruadon de kelkaj indiĝenaj skribaĵoj en Texcoco—, kaj tial estas malmultaj la indiĝenaj dokumentoj kiuj survivis ĝis hodiaŭ.

Inter la plej konataj mezamerikaj skribsistemoj estas tiuj de olmekoj, zapotekoj, epiolmeka, de Izapa, de majaoj, ñuiñe, de mikstekoj kaj de aztekoj.