Meet Your Meat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meet Your Meat
filmo
Originala titolo Meet Your Meat
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2002
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Bruce Friedrich • Cem Akin
IMDb
vdr
Bateria kaĝo

Meet Your Meat (esperanta titolo: Vizitu vian viandon) estas 2002 dokumenta filmo pri intensa bestobredado kreita de Homoj por la Etika Traktado de Bestoj (PETA), rakontita de Alec Baldwin[1] kaj reĝisorita de Bruce Friedrich kaj Cem Akin. La dokumenta filmo esploras la traktadon de bestoj en moderna bestagrikulturo (ankaŭ konata kiel industria agrikulturo aŭ fabrikeja farmado). La filmo daŭras 12 minutojn.

La filmo montras plurajn okazojn de krueleco al bestoj, inkluzive:

  • Ovkokinoj pasigas siajn vivojn en densaj kaĝoj, po ses aŭ sep kokinoj en unu bateria kaĝo je la grandeco de dosiera tirkesto.
  • Bovoj estas kastritaj, iliaj kornoj estas forigitaj, kaj ili spertas tria-gradajn brulvundojn (gofrado), ĉio sen anestezo.
  • De bovinoj uzataj por la lakto oni forprenas bovidojn baldaŭ post naskiĝo. Ĉi tiujn bovidojn oni sendas al bovidaĵaj bienoj.
  • Kokoj breditaj kaj narkotitaj por kreskgi ilin tiom rapide ke iliaj koroj, pulmoj, kaj kruroj ofte ne povas subteni ilin.
  • Patrinaj porkoj estas limigitaj al gravedecaj kestoj kiuj estas tiom malgrandaj ke la porkoj ne povas turni sin nek eĉ kuŝi.
  • Le bekoj de kokoj kaj meleagroj estas bruligitaj aŭ fortranĉitaj sen anestezo.
Porkoj en fabrikeja bieno.

Meet Your Meat helpis influi al Burger King efektivigi malpli kruelajn politikojn.[1][2]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Alec Baldwin to receive award at PETA gala", 22a de Aŭgusto, 2005.
  2. Villalva, Brittney R., "Burger King Cage Free Announcement to Support Animal Rights (VIDEO)", 25an de Aprilo, 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-16. Alirita 2021-06-06.