Freddie Aguilar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Freddie Aguilar
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1953 (1953-02-05) (71-jaraĝa)
en Ilagan
Ŝtataneco Filipinoj
Familio
Infano Maegan Aguilar
Okupo
Okupo folk musician • kantistokantoverkisto
TTT
Retejo http://freddieanakaguilar.com
vdr

Freddie AGUILARKa Freddie Aguilar (naskiĝis la 5-an de februaro 1953 en Santo Tomas) estas filipina muzikisto, komponisto, kantaŭtoro kaj kantisto. En 1980 li havis tutmondan sukceson per la kanto Anak (filipina por filo)[1].

En la aĝo de 18 jaroj, Aguilar rompis kun sia familio kaj forlasis la universitaton. Post konstato de sia eraro kvin jarojn poste, li kreis la kanton "Anak", kiu servis kiel pardonpeton. Tiu kanto estis nomumita la plej vendata disko en la historio de filipina muziko. La kanto fariĝis tiel fama, ke oni diras, ke la kanto estis registrita en 100 versioj en 23 lingvoj tra la mondo. Tamen la originala tagaloga versio montriĝis la plej populara.

La kanto "Anak" ne nur rompis la rekordon de la filipinaj muzikfurorlistoj en 1979, sed ankaŭ sukcesis atingi la unuan lokon en la japana furorlisto kaj fariĝis ankaŭ ege populara en aliaj landoj kiel Angolo, Malajzio, Mezoriento, Honkongo, kaj en iuj okcidenteŭropaj landoj[2].  

Freddie Aguilar estas konsiderata unu el la plej grandaj, plej influaj kaj novigaj filipinaj kantistoj iam ajn. Li estas komponisto kaj interpretisto de sia propra muziko sed ankaŭ komponisto por aliaj artistoj. Danke al liaj grandaj sukcesoj, ne nur en Filipinoj, sed ankaŭ en la cetero de la mondo, li estas konsiderata unu el la pioniroj de filipina pop-muziko kaj filipina roko (pinoy rok). Li ankaŭ estis forte influita de sia filipina heredaĵo, spirito de naciismo, kaj provis formi muzikan esploradon de la filipina etoso[3].

Politika aktivismo[redakti | redakti fonton]

Liaj kantoj ankaŭ havis konsiderindan influon en la kampoj kultura kaj socipolitika. La furorkanto Bayan Ko fariĝis la himno de la Popolpova Revolucio, civila kaj milita ribelo en 1986, kiu devigis prezidenton Ferdinand Marcos al ekzilo[4].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Freddie Aguilar

Originala versio de la kanto Anak

(angla) Freddie Aguilar ĉe Interreta filma datumbazo (angle)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Dot Ramos Balasbas-Gancay, "Still up on his toes (intervjuo kun Freddie Aguilar) Arkivigite je 2012-03-10 per la retarkivo Wayback Machine". The Philippine Star., la 12-an de decembro 2006.
  2. (en) Tadiar, Neferti X. M. (2009). "Popular Laments". Cultural Studies. 23 (1): 1–26. doi:10.1080/09502380701702482.
  3. (en) Lockard, Craig A. (1998). Dance of life: popular music and politics in Southeast Asia. University of Hawaii. m/s. 144. ISBN 0-8248-1918-7. "Anak Freddie", Dicapai pada, la 3-an de julio 2009
  4. (en) Priestess, Wife, Revolutionary: A new film documents the role of women in Philippine history Arkivigite je 2006-12-15 per la retarkivo Wayback Machine, Diarkibkan, la 15-an de decembro 2006, Wayback Machine