Henriko (Saksio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko de Saksio
Princo-elektisto de Saksio
Persona informo
Heinrich V. von Sachsen
Naskonomo germane Herzog Heinrich von Sachsen
Naskiĝo 16-an de marto 1473 (1473-03-16)
en Dresdeno, Duklando Saksio
Morto 18-an de aŭgusto 1541 (1541-08-18) (68-jaraĝa)
en Dresdeno, Duklando Saksio
Tombo Katedralo de Freiberg vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Duklando Saksio vd
Familio
Dinastio Albertidoj, branĉo de la dinastio Wettin • Dinastio Wettin vd
Patro Alberto la Temerara, duko de Saksio vd
Patrino Sidonia de Podebrado vd
Gefratoj Duchess Katharina, Duchess Consort of Brunswick-Lüneburg • Georgo, duko de Saksio • Frederiko de Saksio vd
Edz(in)o Catherine of Mecklenburg vd
Infanoj Sibylle of Saxony • Emilie of Saxony • Sidonie of Saxony • Maŭrico de Saksio • Severinus of Saxony • Aŭgusto de Saksio vd
Parencoj Anna of Saxony, Electress of Brandenburg • Frederiko la 3-aJohano la Konstanta vd
Profesio
Okupo reganto vd
Duko de Saksio
Dum 15391541
Antaŭulo Georgo la Barbulo, lia frato
Sekvanto Morico, lia filo
Duko de Żagań / Záhaň / Sagan
Dum 15391541
Antaŭulo Georgo la Barbulo, lia frato
Sekvanto Morico, lia filo
Margrafo de Meißen
Henriko la 5-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Duko Henriko de Saksio, nomata Henriko la Pia (germane: Heinrich der Fromme; naskiĝis la 16-an de marto 1473 en Dresdeno, mortis la 18-an de aŭgusto 1541 en samloke) estis duko de Saksio, post sia pli aĝa frato Georgo la Barbulo. Li ankaŭ estis duko de Sagan kaj, kiel "Henriko la 5-a" margrafo de Meißen.

Henriko enkondukis en 1537/1539 la Reformacion en Saksio, kiun lia frato estis forte kontraŭbatalinta.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Henriko graviĝis pro la enkonduko de Reformacio en Saksion albertidan. En 1498 li pilgrimis, kiel la patro en 1476, al Jerusalemo kaj poste ankoraŭ al Santiago-de-Kompostelo. Per la t.n. Patra ordonaro de 1499 li nomumitis guberniestro de Frislando. En la kazo de fordondevo de Frislando lia frato Georgo la Barbulo devus rekompencon doni al li per kastelo, urbo kaj la administrujo Freiberg kaj Wolkenstein (sed malkun minejoj kaj monfarejoj) kiel ankaŭ per la kvarono de la impostaro. Anstataŭante la patron en Frislando Henriko provokis la lokulojn pro tro altaj impostopostuloj kaj ili sieĝis Henrikon en la rezidejo Franeker ĝis liberiĝo fare de la patro. Li regadis en Frislando nur malmultan tempon revenonte baldaŭ je la kortegon dresdenan. Post la Interfrata kontrakto (1505) li eksidis ĉe la kastelo en Freiberg (ĝis 1539) kun pensio de 12.500 guldenoj.

Henriko ne ŝatis administran laboradon vivante intime kun soldatoj, metiistoj kaj ministoj kiuj tre ŝatis lin. Li estis malavara, sincera, diboĉema, gaja persono kaj entuziasma ĉasisto. Lia plej granda hobio estis kolekti manarmilojn kaj pafegojn kiujn li poste ofertis al la Ŝmalkalda Ligo. La financaj problemoj ĉekortegaj en Freiberg pligraviĝis kun la familia kresko. La dukino je Rochlitz kaj la ernestidoj kiel ankaŭ la konsilianoj freibergaj helpadis. Post la trovo de minejoj apud Wüstenschlette Henriko fondis en 1521 la montan urbon Marienberg, kiun li helpis evoluigi. Li konstruigis apud la renesanca urbodomo por si domon ĉebazarplace restante ofte tie kun la tuta familio respektive sur la najbara Kastelo Wolkenstein.

Lia inteligenta kaj energia edzino konvinkis lin iĝi fervora luterano. Malgraŭ dependo de la lutermalŝatanta frato (kiu ankaŭ observadis Henrikon) li pretis enkonduki la novan kredon en sia regiono. Tion apogis ankaŭ princelektisto Johano Frederiko la Grandanima kaj la konsiliano Anton von Schönberg, kiun Henriko estis dunginta en 1536. En la 1.1.1537 Jakob Schenk rajtis oferti la komunion laŭ luterana versio en la katedralo. Post la endkondukdiservo reformacia en la festo de Sankta Triunuo (27.5.1537) faritis la unua oficiala vizitado kaj dua pli profunda en 1538 (fare de Georgo Spalatino, Justus Jonas la Maljuna kaj la zwickau-a superintendanto Leonhard Beier. En januro 1537 Katarino peris, laŭ instito princelektista, la peton je akceptiĝo ĉe Ŝmalkalda Ligo. Henriko kune kun la filo Morico akceptitis en la ĉefa kontraktero. Li intencis aliĝi je Konstitucio pri savo kaj defendo en la momento de potencakiro pri al landa registaro. La kontinue katolika freiberga klerikaro, la episkopo de Meißen kaj la nobelaro protestis kontraŭ la enkonduko de la nova kredo. Georgo baris la interezan enspezoprenon al la freibergaj klostroj, tiel ke la rimedoj malpretis por pagi la evangeliajn animzorgantojn. En aŭtuno 1538 Georgo pardonis al Henriko la konvertiĝo kaj promesis al li regadon pri la regiono de Penig, la malenŝuldiĝon kaj la nuptomonon por la filio kondiĉe ke Henriko aliĝo je la katolika Ligo kaj ne ne tuŝu la katolikismon en la lando. Sed Henriko ne cedis nek al la tentaj promesoj. Interne konvinkite li firme restis luterano.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Lia dujara regado kiel posteulo de Georgo († 1539) treege malfacilis por Henriko kaj li ofte revis pri la belaj tagoj en Freiberg. Nek li nek Anton von Schönberg, ambaŭ olduloj, ankoraŭ kapablis taŭgigi sin je la novaj defioj. Laŭ deziro de princelektisto Johano Frederiko, kiu malrekomendis nur laŭpaŝan enkondukon de luteranismo (laŭ la modelo de Filipo el Hesio kaj de Lutero mem) venis tuja kredoŝanĝodevo por ĉiuj.

Henriko, separante ĝenerale vojaĝojn ovaciajn kaj vizitadojn ekleziajn, predikigis sian kortegan predikiston Lindenau dum la ovacivojaĝo. Antaŭ ovacio oficiala li ne volis akcepti ian ajn kondiĉon. La endkondukfesto reformacia okazis je pentekosto 1539 (en la 25.5.) en Lepsiko kun la helpo de Luther, Jonas, Friedrich Myconius kaj sub la ĉeesto de Henriko kun familianoj, princelektisto Johano Frederiko kun edzino kaj frato, Filipo Melanktono kaj Caspar Cruciger. Kvazaŭ kun al samaj vizitadantoj kiel en la freiberga regiono faritis la unua rapida vizitado en la urboj. Henriko ne transprenis la elekto-saksian diservan ordigon sed komisiis ellabori propraĵojn (Heinrichs-Agende) kun pli da muziko kiuj estis validontaj dum du jarcentoj. Henriko estis muzikema kaj kantema. Pro kreskanta kverelado Henriko en la kuro de la tempo forĵetis la ordonemon de la princelektista nevo. La dua profunda vizitado de 1539/40 jam ne faritis de oficialuloj princelektistoj sed fare de la superintendantoj de Freiberg kaj Chemnitz, Kaspar Zeuner kaj Fueß, kaj de nobelaraj komisiituloj.

Dum sia ununura landa dieto en Chemnitz en novembro 1539 Henriko devis iomete cedi al la troigantaj religiordantoj pro la impostopermesorajto de la deputitoj. Tiam li devis promesi la malaliĝon al iu ligo sen antaŭa permeso fare de la deputitoj kaj transdoni la rajton je enkasigo de ekleziaj bienoj al separita komisiono. Henriko subskribis la deklaron ke li mem ne volus pliriĉiĝi sed elspezus trionon por la salajrigo de la pastroj, trionon por la edukadoj universitata kaj lerneja, trionon por ĝeneralaj bonfaroj por la tuta lando. Tre akra estis la malpaco kun la episkopoj, ĉefe kun Johano la 8-a de Meißen pri la imperia senpereco kiun konservegi volis kaj reĝo kaj imperiestro. Tamen Henriko allasis protestantismajn diservojn en la Katedralo de Meißen. La princelektista moŝto detruigis dumnokte la tombon de Sankta Benno kaj ankaŭ devigis la episkoparon rezigni pri la privilegio de imperia senpereco. Sed ilia plendo ĉeimperiestra faris ke oni cedis al ili en junio 1541 senperan kaj nurregnan dependon.

Baldaŭ malfrue mortis Henriko post kiam li, laŭ la volo de la deputitoj, investiture deklaris la ekkunregadon de la filo Morico. Pro problemoj kun landgrafo kaj princelektisto Henriko malfaris aliĝon je Konstitucio je savo kaj defendo sed ja pretis helpi la ŝmalkaldanojn en kazo de atakiĝo. La kredokoncernajn aferojn li volis plie dividi de sekularaj demandoj. Li kaj (laŭtestamente volite!) ankaŭ la familianoj ja restis fidela ĉiam al la nova luteranisma kredo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Werl, Elisabeth, "Heinrich der Fromme", ĉe: Neue Deutsche Biographie 8 (1969), p. 391-393, (tie ĉi interrete)