Toti Soler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toti Soler
Persona informo
Naskonomo Jordi Soler i Galí
Aliaj nomoj Toti Soler
Naskiĝo 7-an de junio 1949 (1949-06-07) (74-jaraĝa)
en Vilassar de Dalt
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Municipal Conservatory of Music of Barcelona
Okupo
Okupo kantaŭtoro • klasika gitaristo • muzikisto
TTT
Retejo https://www.totisoler.com
vdr

Jordi Soler i Galí, konata artiste kiel Toti Soler (Vilasar de Dalt, Provinco Barcelono; 7a de junio 1949) estas hispana gitaristo kaj kantisto, muzikisto kaj komponisto, unu de la plej elstaraj figuroj de la nuntempa muziko en Katalunio, ligita al la Nova Cançó. Li havis klasikan edukadon kun influoj de bluso, ĵazo kaj flamenko.

Li studis muzikon en la Supera Konservatorio de Muziko de Barcelono kaj poste en la "Spanish Guitar Center" de Londono en 1969 kaj komence de la 1970-aj jaroj, veturis al Morón de la Frontera, Provinco Sevilo, por studi flamenkan gitaron kun Diego del Gastor. Kun la grupo Pic-nic li ege sukcesis en 1967, kantante kun Jeanette. Poste li formis la grupon Om, kun la klavaristo Jordi Sabatés, la drumisto Peter Hodkingson, kaj la kontrabasisto Manuel Elías.

Toti Soler

En 1973, li ekkunlaboris kun la kantisto Ovidi Montllor kiu estos estonte unu de la artaj rilatoj plej riĉigaj de la panoramo de la kataluna kantaro.[1]​ Dum jarcentkvarono ili registris diskojn, faris koncertojn, inklude mitan koncerton en la Teatro Olympia de Parizo. Krome li kunlaboris kun aliaj kantistoj kaj muzikistoj kiel Léo Ferré, Taj Mahal, Jordi Sabatés, Cinta Massip, Ester Formosa, Francesc Pi de la Serra, Pascal Comelade, Maria del Mar Bonet, Pau Riba kaj Gemma Humet. Toti Soler estas la plej fama reprezentanto de la gitaro en Katalunio.[2]

Ekde la 2000-aj jaroj li plue publikigis registraĵojn kaj ricevis plurajn omaĝojn.

Diskaro [3][redakti | redakti fonton]

  • Petita festa (single, 1968) kiel Jordi Soler
  • Hi ha gent (single, 1970) kiel Jordi Soler
  • Om (single, 1971)
  • Excusa (ep, 1971)
  • Liebeslied (1972)
  • Jordi Sabatés i Toti Soler (1973)
  • El gat blanc (1973)
  • El cant monjo (1975)
  • Desdesig (1977)
  • Laia (1978)
  • Lonely Fire (1979)
  • Epigrama (1985)
  • Supernova (1988)
  • La cigonya Guita (1993) - rakonto de Jordi Jané kun muziko de Toti Soler
  • Lydda (1994)
  • M'aclame a tu (1997) - Toti Soler kaj Ester Formosa
  • Vinya Laia (1998)
  • Diuen i canten Miquel Martí i Pol. Per molts anys! Bon profit! (1999) - Toti Soler kaj Cinta Massip
  • Cançons (2000)
  • Vita nuova (2002)
  • L'Arxiver de Tortosa (2004) - Toti Soler kaj Ester Formosa
  • Guitarra i cançons (2004)
  • Racconto (2004)
  • Deu catalans i un rus (2005) - Toti Soler, Ester Formosa kaj Carles Rebassa
  • Vida secreta (2005)
  • Poemes & guitarra (2007)
  • Vida més alta (2008)
  • L'amant (2009)
  • Tres vides (2009)
  • Raó de viure (2011)
  • El teu nom (2013)
  • Celebrem 20 anys de Mediapro (Sílvia Pérez Cruz - Toti Soler). DVD de la koncerto en la Palau de la Música Catalana de Barcelono (14a de februaro 2014) Mediapro kun 13 pecoj. (2014)
  • El temps que s'atura (2015)
  • Transparències (2016)
  • Twins (2017)
  • Petita festa - Toti Soler kaj Gemma Humet (2018)
  • Cançons disperses (2019)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]