Francesc Pi de la Serra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesc Pi de la Serra
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1942 (1942-08-06) (81-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj kataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kantaŭtorogitaristo
vdr

Francesc PI DE LA SERRA i Valero (Barcelono, 6a de Aŭgusto 1942), konata artiste kiel Francesc Pi de la SerraQuico Pi de la Serra [KIko], estas hispana kaj kataluna gitaristo kaj kantaŭtoro, unu de la historiaj reprezentantoj de la movado Nova Cançó kaj poste de la aŭtorkanto kaj de bluso.

En marto 1962 ekformis parton de la grupo Els Setze Jutges, kies nomo estas parto de populara katalunlingva langrompilo nome «setze jutges d'un jutjat mengen fetge d'un penjat», kio tradukeblas al «dekses juĝistoj de juĝejo manĝas hepaton de pendumito». tuj poste li formis kun amikoj la grupon "Els 4 gats" (La kvar katoj), kiel kombo de ĵaz-blus-kanto kiu registris kvar diskojn inter 1963 kaj 1965 kaj faris diversajn koncertojn. En 1964 li ricevis la «Grandan Premion de la Hispana Disko» pro "El home del carrer" (sustrata homo), registrita kun René Thomas, kaj unu de liaj plej popularaj pecoj, registrita ankaŭ de Joan Manuel Serrat en sia disko Banda sonora d'un temps, d'un país kaj de Jaume Sisa. En 1967 li publikigis sian unuan albumon "Francesc Pi de la Serra" registrita en la Palau de la Música Catalana de Barcelona. Sur tiu sama scenejo, jam en 1968, li partoprenis en kunkoncerto kun Raimon kaj Ovidi Montllor.

Ekde ĉirkaŭ 1969 li suferis monpunojn, cenzurojn kaj suspendon fare de la Frankisma diktaturo kiu havis neklaran kaj ĉiam subprememan sintenon rilate al la kataluna lingvo arde defendata de tiuj kantistoj kaj de ilia publiko.[1] Tiukadre Pi de la Serra kantis en koelktivaj spektakloj kun Lluís Llach, Maria del Mar Bonet, Pere Tàpias kaj Joan Isaac. En 1974 li kantis en la Teatro Olympia de Parizo, kie li registris koncertan diskon kaj poste aperis en Santo Domingo dum la festivalo «Siete días con el Pueblo» (sep tagoj kun la popolo), same kiel en Portugalio, Germanio, Usono, Anglio, Meksiko, Kubo kaj Kanado.

Fine de la 1970-aj kaj dun la 1980-aj jaroj li pluigis sian kunlaboradon kun aliaj muzikartistoj. En 1979 li registris diskon kun Maria del Mar Bonet, nome "Quico i Maria del Mar", kaj pluigis turneojn tra Eŭropo. En 1982 li ekkunlaboris kun Joan Albert Amargós kaj en 1983 publikigis sian albumon "Pijama de saliva". En 1985 ludis en Barcelono kun Paolo Conte. En 1987 li kunlaboris en diskoj de Loquillo kaj Lluís Miquel. En 1988, post kvin jaroj sen registri sola, li publikigis la diskon "Quico, rendeix-te!" kaj en 1989 li registris duablan diskon koncerte en la Palau de la Música Catalana, nome "Qui té un amic" kun kunlaborantoj kiel Ana Belén, Luis Eduardo Aute, Joaquín Sabina kaj Joan Manuel Serrat. Ĝis la 2010-aj jaroj li plue restis aktiva en la muzika kaj kultura etoso kataluna.[2][3]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1963 Les Corbates
  • 1964 L'home del carrer
  • 1966 El Senyor
  • 1967 Francesc Pi de la Serra
  • 1971 Disc-Conforme
  • 1971 Triat i Garbellat
  • 1974 No és possible el que visc
  • 1974 Pi de la Serra canta les seves cançons
  • 1974 Fills de Buda
  • 1975 Pi de la Serra a l'Olympia
  • 1976 Lluita i Compromís
  • 1977 Pi de la Serra al Palau d'Esports
  • 1977 Pi de la Serra a Madrid
  • 1979 Quico i Maria del Mar
  • 1979 Junts
  • 1980 Katalonien
  • 1983 Pijama de saliva
  • 1988 Quico, rendeix-te!
  • 1989 Qui té un amic
  • 1995 Amunt i Avall
  • 1997 ¡NO PASARÁN! kun Carme Canela
  • 2007 Tot
  • 2011 QuicoLabora
  • 2015 Dues tasses
  • 2018 T'agrada el blues?
  • 2020 Cançons de Combat

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pi de la Serra. Espinàs, Josep Maria. Editorial Júcar. Colección Los Juglares, 1974.
  • Tretze que canten. Mainat, Joan Ramon. Editorial Mediterránea, 1982. ISBN 84-85984-02-1.
  • Jordi Garcia-Soler: Crònica apassionada de la Nova Cançó. Barcelona. Flor del Vent Edicions, februaro 1996. ISBN 84-89644-00-4.
  • Pi de la Serra. L'indòmit Rockcol.lecció num. 28. Grup Enderrock 2008.
  • Pi de la Serra. L'home del carrer. DVD Grup Enderrock 2014.
  • Jo no hi era però me'n recordo [Alejandro Crimi] hagiografía de Quico Pi de la Serra. Editorial Comanegra, 2014.