Yeah Yeah Yeahs

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Yeah Yeah Yeahs
Persona informo
TTT
Retejo http://www.yeahyeahyeahs.com/
vdr

Yeah Yeah Yeahs estas bando de rok-muziko formita en Novjorko. Ekde sia komenco, la bando estis komponita de la kantistino kaj pianistino Karen O, la gitaristo Nick Zinner kaj la drumisto Brian Chase, kiuj por koncertoj ricevis helpon de David Pajo. Ilia muziko estas mikso de iamaj stiloj kun gitaroj de punko/rok-muziko fortaj, sintezaj kaj kriemaj sonoj, vagemaj kaj melankoliaj melodioj.

La bando formiĝis en 2000 kaj registris kvar studialbumojn: nome, Fever to Tell, en 2003; Show Your Bones, en 2006, nomumita la dua plej bonkvalita albumo de la jaro fare de la revuo NME; la tria It's Blitz! de 31a de marto 2009 en Usono kaj 6a de aprilo en la cetero de la mondo; kaj la kvara, Mosquito kevendita el 15a de aprilo 2013.

Karen O dum la turneo de Mosquito.

La nomo de la bando estis inspirita de la fakto ke multaj novjorkanoj, por respondi uzis "Yeah Yeah". La grupo ricevis kelkajn nomumojn el premioj Grammy.

Granda parto de la altiro de la bando dependas de la karismo de la kantistino Karen O dum la koncertoj, en kiuj ofte kapodancas (headbanging), kraĉas bieron aŭ akvon al aero aŭ metas la mikrofonon en sia buŝo dum kantas.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 2003: Fever to Tell
  • 2006: Show Your Bones
  • 2009: It's Blitz!
  • 2013: Mosquito

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]