Muzeo pri Moderna kaj Nuntempa Arto de Trento kaj Rovereto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MART
Enirejo de la MART
Enirejo de la MART
arta muzeo • kultura centro • museum of modern art • museum of a public entity
Lando  Italio
Regiono Trentino
Situo Rovereto
Urbo Rovereto
Adreso Corso Bettini 43
Poŝtkodo 38068
Arkitekto(j) Mario Botta vd
Estiĝo 1987
Malfermo 2002
Direktoro Gianfranco Maraniello
Koordinatoj 45° 53′ 38″ N, 11° 2′ 42″ O (mapo)45.89411.045Koordinatoj: 45° 53′ 38″ N, 11° 2′ 42″ O (mapo)
MART (Italio)
MART (Italio)
DEC
MART
MART
Situo de MART
Map
MART
Kolektoj Artaĵoj de la 19-a ĝis la 21-a jc
Jaraj vizitantoj: 50 214 (2020)
Retpaĝo https://www.mart.tn.it
vdr

La Muzeo pri Moderna kaj Nuntempa Arto de Trento kaj Rovereto (MART) (itale Museo d'Arte Moderna e Contemporanea di Trento e Rovereto) estas muzea centro en la itala provinco Trento. La ĉefa ejo estas en Rovereto kaj enhavas plejparte modernajn kaj nuntempajn artaĵojn, inkluzive de verkoj de Giorgio Morandi, Giorgio de Chirico, Antonio Rotta, Felice Casorati, Carlo Carrà kaj Fortunato Depero. Ankaŭ la domo de Fortunato Depero en Rovereto (konata kiel Casa d'Arte Futurista Depero) estas parto de la Muzeo.

La konstanta kolekto enhavas pli ol 15 000 artaĵojn, inkluzive de pentraĵoj, desegnaĵoj, gravuraĵoj kaj skulptaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La MART ekestis en 1987 kiel aŭtonoma ento ene de la aŭtonoma provinco Trento. Ĝi estis instalita en la Palazzo delle Albere en Trento. La ideo vastigi la muzeon por kolekti unuflanke la arton de la granda trenta futuristo Fortunato Depero kaj aliflanke la heredaĵon de la Provinca Artmuzeo de Trento devenas de 1991, kaj estis ĉefe projekto de la tiama direktoro de la "Casa Museo Depero" de Rovereto nome Gabriella Belli.

La 15-an decembro 2002 la nova sidejo de la MART en Rovereto estis malfermita al ĝenerala publiko.

Arkitekturo de la konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La desegno de la nova konstruaĵo estis konfidita al la tiĉina arkitekto Mario Botta, kiu laboris kun la struktura inĝeniero Giulio Andreolli el Rovereto. Kvankam estis disponeblaj 29 000 kvadrataj metroj, la arkitekto renkontis la problemon ke la konstruejo troviĝis malantaŭ du grandaj urbaj domoj (palazzi) de la 18-a jarcento sur la historia Via Bettini. Li solvis la problemon sub la devizo "spaco por arto, ne spaco malgraŭ arto" per "panteono sen fasado". La trietaĝaj muzeĉambroj estas aranĝitaj ĉirkaŭ granda cirkla agoro, kiu estas volbita je alteco de 25 metroj per vitra kupolo kun diametro de 40 metroj. Ĉi tiu povas gastigi eventojn kun ĝis 1200 vizitantoj.

La muzea spaco havas areon de 12 000 kvadrataj metroj, el kiuj la duono estas uzata kiel ekspozicia spaco, dum la cetero estas rezervita por esplorado, biblioteko, la muzea butiko kaj kafejo. La konstrua tempo estis 5 jaroj, la totalaj kostoj sumiĝis al 50 milionoj da eŭroj.