Oblivion (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oblivion
filmo
Originala titolo Oblivion
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 26 mar. 2013, 19 apr. 2013, 10 maj. 2013, 11 apr. 2013
Ĝenro sciencfikcia filmo, invado far eksterteruloj, suspensa filmo, postapokalipsa filmo, malutopia filmo, agfilmo
Kameraado Claudio Miranda
Reĝisoro(j) Joseph Kosinski
Produktisto(j) Joseph Kosinski • Peter Chernin
Scenaro Joseph Kosinski • William Monahan • Michael Arndt
Filmita en Islando • Kalifornio
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de M83 • Joseph Trapanese
Rolantoj Tom Cruise • Morgan Freeman • Olga Kurilenko • Andrea Riseborough • Nikolaj Coster-Waldau • Zoë Bell • Melissa Leo
Produktinta firmao Universal Studios 
Relativity Media 
Peter Chernin 
Radical Comics
IMDb
vdr

Oblivion estas usona aventura sciencfikcia agfilmo de 2013, kunproduktorita kaj reĝisorita de Joseph Kosinski kaj produktorita de Peter Chernin. En ĝi aktoras Tom Cruise en la ĉefa rolo apud Olga Kurylenko, Andrea Riseborough, Morgan Freeman kaj Nikolaj Coster-Waldau.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Antaŭ 2077, Jack Harper kaj Victoria "Vika" Olsen estas inter la malmultaj homoj, kiuj restas sur la Tero. Sesdek jarojn antaŭe, raso de fremdaj eksterteranoj detruis la Lunon kaj invadis la Teron; la homaro gajnis la militon, sed nukleaj armiloj kaj la perdo de la Luno lasis la plej grandan parton de la planedo neloĝebla. Kun Vika kiel sia kunlaboranto Jack servas kiel "Tech 49", teknikisto, kiu riparas la flugrobotoj, kiuj ĉasas la ceterajn restantajn eksterteranojn kaj gardas la hidrogenajn generatorojn, kiuj kreas energion el marakvo. Gviditaj de la misia direktoro Sally sur la kosma stacio "Tet" ĉirkaŭ la Tero, ili baldaŭ foriros al la nova hejmo de la homaro ĉe Titano. Kvankam iliaj memoroj estis forviŝitaj, Jack havas revenantajn sonĝojn de vivo antaŭ la milito kun nekonata virino.

Nekonata objekto kraŝas kie Jack trovas kvin homojn en dormostato inter kiuj estas la virino de siaj sonĝoj. Flugroboto mortigas la homojn, sed Jack protektas la virinon kaj alportas ŝin al sia hejmo. Li kaj Vika revivigas la virinon kaj konas ke ŝia nomo estas Julia.

Jack kaj Julia revenas al la kraŝloko sed ili estas kaptitaj kaj portitaj al Raven Rock Mountain. Ilia gvidanto, Malcolm Beech, rivelas ke la eksterteranoj estas homoj, kaŝvestitaj por resti kaŝitaj de la flugrobotoj. Julia rivelas ke ŝi estas la edzino de Jack.

Vika sendas flugaparaton por revenigi Jack kaj Julia, sed post vidi ilin reunuigitaj ŝi informas al Sally, kiu aktivigas flugroboton, kiu mortigas Vika antaŭ ol Julie sukcesas detrui ĝin. Jack kaj Julia fuĝas per flugaparato kaj detruas la persekutantajn flugrobotojn sed estas devigitaj alteriĝi ĉe la radiadzono. Alia teknikisto, "Tech 52" - klono de Jack - alvenas por ripari la flugrobotojn. Jack luktas kontraŭ li, sed Julia estas pafita, kaj Jack flugas al la hejmo por medicinaj provizoj.

Ili revenas al la bazo de la homaj rezistantoj kie Beech klarigas, ke Tet estas fremda artefarita inteligenteco: decidita akiri la resursojn de la Tero kaj ekstermi la homaron, ĝi detruis la Lunon kaj invadis la Teron per armeo de flugrobotoj kaj klonoj de Jack; la venko kaj fuĝo de la homaro al Titano estas fikcio. Jack reprogramas kaptitan flugroboton por saboti Tet, sed pli da flugrobotoj atakas ilin, lasante Beech grave vundita kaj la kaptita flugroboto senripare difektita.

Jack volontulas por porti Julia al la Tet, permesante al li infiltri la kosmostacion kaj krevigi la nukleajn bateriojn de la falinta kosmoŝipo. Survoje, Jack ekscias, ke li estis la komandanto de NASA ĉe misio por esplori Titanon, kun Vika kiel lia kunpiloto, Julia kiel ŝipano, kaj Sally kiel sia tera misia direktoro.

En la nuntempo, Jack eniras la Tet kosmostacion, trovante milojn da klonoj. Jack diskutas kun "Sally", kaj rivelas, ke li vojaĝis kun Beech anstataŭ kun Julia, kiu estis sekure sendita al la kabano de Jack. Poste Jack kaj Beech eksplodigas sian bombon, oferante sin por detrui Tet. Tri jarojn poste, Julia naskis filinon de Jack. Ili renkontas la pluvivajn rezistantojn, akompanitajn de Tech 52, kiu reakiris la verajn memorojn de Jack.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]